Grafo Géza ZICHY [ziĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zichy Géza estis hungara komponisto, pianisto, dirigento, verkisto, mecenato, ĉambelano, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1911), membro de Societo Kisfaludy (1878), membro de Societo Petőfi (1876).

Géza Zichy
Persona informo
Zichy Géza
Naskiĝo 22-an de julio 1849 (1849-07-22)
en Staré
Morto 14-an de januaro 1924 (1924-01-14) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Reĝa Jura Akademio vd
Profesio
Alia nomo Justus vd
Okupo dirigentokomponisto • pianisto • poeto • politikistodramaturgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Géza Zichy

Géza Zichy naskiĝis la 23-an de julio 1849 en Hungario, en vilaĝo Sztára (nuntempa Staré en Slovakio). Li mortis la 14-an de januaro 1924 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Géza Zichy frekventis lernejojn kaj universitaton en Pozsony. Li aĝis 14, kiam dum ĉasado li perdis la dekstran manon, tamen li lernis pianludi. Li lernis muzikon ekzemple de Franz Liszt. En 1866 li debutis pianisto en Pozsony, poste en Pest (urbo). Baldaŭe li faris ankaŭ eksterlande koncertojn en Germanio, Francio, Italio, Belgio, Rumanio, Skandinavio. Li havis postenojn en Nacia Teatro (Budapeŝto) kaj Budapeŝta Ŝtata Operejo, kie li dirigentis. Li ricevis premion en 1901, krome ankaŭ diversajn eksterlandajn premiojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • 6 operoj inter 1888-1912
  • diversaj komponaĵoj
  • Tízparancsolat 1898 - komedio
  • Emlékeim (Miaj rememoroj) 1912-1913, poste germane: Aus mein Leben
  • Az álom regénye (Romano de la sonĝo) 1872
  • A szerelem harcza (Batalo de la amo) 1876 - dramo
  • Költemények (Poemoj) 1877

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti