Gößnitz

komunumo en Turingio, Germanio

Gößnitz estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Altenburger Land de la federacia lando Turingio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 3433 loĝantojn.

Gößnitz
Blazono
Gößnitz (Germanio)
Gößnitz (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Altenburger Land
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 034493
Poŝtkodo 04639
Aŭtomobila kodo ABG
Oficiala Municipokodo 16077012
Subdivido Urbocentro (Kernstadt); 5 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Wolfgang Scholz
Partio de komunumestro Initiative Städtebund Schmölln-Gößnitz
Adreso de la administrejo Freiheitsplatz 1
Demografio
Loĝantaro 3433 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 53′ N, 12° 26′ O (mapo)50.89027777777812.432777777778Koordinatoj: 50° 53′ N, 12° 26′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 202 m
Areo 14,04 km²
Oficiala retejo http://www.goessnitz.de
vdr

Historio redakti

jarcentoj 13-a ĝis 19-a redakti

Gößnitz menciitis unuafoje en 1253 kiel senpera regna ministra kavalirbieno. Supozatas setliĝo soraba pro slava origino de la urbonomo. Ekde 1328 estis Gößnitz sub la regado de Margraflando Meißen kaj en 1554 ĝi ene de la Administradujo de Altenburg venis en la manojn de la ernestidoj de dinastio Wettin. En 1413 parte kaj en 1519 komplete multajn posedaĵojn havis ankaŭ la Georgo-konvento de Altenburg kion heredis post Reformacio aŭtomate la landaj suverenoj. En 1494 konsekritis la hodiaŭ videbla kirko kiu staras sur la fundamentoj de pli malnova preĝejo el ligno. La unua luterana paroĥestro estis Simson Cellarius aktivante inter 1525 kaj 1544. Estante (ekde 1488 dokumentita) tribunala sidejo por pli ol 16 vilaĝoj Gößnitz rapide evoluis kaj ricevis en 1488 diversajn privilegiojn pri likvaĵelverŝado, bierfarado kaj metiistumado. Promociiĝo je foireja centro estis en 1672 kaj en 1718 finfine ĝi deklaritis urbo kontraŭ akraj protestoj de najbaraj Altenburg kaj Schmölln. Tio ebligis aliajn privilegicedojn ekz. komerce pri la establo de gildoj. Tamen restis kiel administrantoj simplaj juĝistoj kaj kavaliroj kio netipis por urboj. Kompletiĝo urbeca administrade venis ne antaŭ la jaro 1874-a. La urbo apartenis al la jenaj duklandoj: Saksio (1554-1572), Saksio-Vajmaro (1572-1603), Saksio-Altenburg (1603-1672), Saksio-Gotao-Altenburg(1672-1826), Saksio-Altenburg (1826-1918; ene de Orienta distrikto ĝis 1900 kaj poste ene de Ronneburg-distrikto).

La frua konekto al fervojo en 1844 en la direktoj de Leipzig kaj Plauen (linio inter Leipzig kaj Hof), kion sekvis servoj al Chemnitz en 1858 (tra Glauchau-Schönbörnchen) kaj al Gera en 1865, igis la urbon vera trafiknodo. La tiel tuj ekinta industriigo efektivigis la estiĝon de pumpfabriko, teksejoj, fabrikoj pri maŝinoj, ludiloj kaj butonoj.

jarcento 20-a redakti

En 1918 Gößnitz iĝis parto de Liberŝtato Saksio-Altenburg, kiu mem en 1920 ekturingiiĝis. La respondeca subdistrikto estis ekde 1922 Landkreis Altenburg. Teritoriŝanĝetoj en la 15.3.1928 inter Saksio kaj Turingio koncernis Untergötzenthal (kiu saksiiĝis) kaj la ĝistiama eksklavo Kauritz. En la 1920-aj jaroj estis ege sentebla manko de loĝejoj kiun la politikistoj alfrontis konstruigonte blokojn en nordaj areoj. La kooperativaj domoj starigitis fare de Baugenossenschaft Gößnitz S.A.: hejmo konstruita inter 1929 kaj 1932 damaĝitis per akvego en 1941.

En 1926, 1928 kaj 1929 okazis en Gößnitz la motocikla konkurso Dreiecksrennen ĝis Ponitz kaj tra Guteborn reen al Gößnitz. Ties nomo ŝuldiĝas al la triangula formo de la linio. En 2009 oni okazigis nostalgian ĉampionadon kun pli ol 100 partoprenantoj originaj ĉefe el najbaraj regionoj: maŝinoj konstruitaj post 1970 ne povis uziĝi.

Dum la Dua mondmilito la stacidomo gravis por ŝarĝoj de eroj aviadilaj kaj tankaj. La loka fabrikanto Max Jehn akuzitis pro armea manipulado kaj defetismo kaj ekzekutitis en Brandenburg an der Havel: por li nomitis strato en Gößnitz. Ĉefe estis en Gößnitz ne tute 30 agnoskitaj viktimoj de nacisocialismo. Pri anonima koncentrejano kiu mortpafitis en printempo 1945 ĉestacidome memoras ŝtono sur la tombejo.[1] En la 14.4.1945 venis la liberiĝo de la nacisocialisma reĝimo fare de Usona Armeo. Reokupiĝo fare de la sovetanoj estis en la 1.7.1945.

En 1952 okaze de la dua distrikta reformo de GDR aboliciitis la historiaj landoj. Gößnitz tiam iĝis parto de Distrikto Leipzig. Reveno al Turingio estis en 1990, komence ene de Distrikto Schmölln, ekde 1994 de Distrikto Altenburger Land.

Vidindaĵoj redakti

Regionhistoria muzeo de Gößnitz

Homoj ligitaj al Gößnitz redakti

Referencoj redakti

  1. Thüringer Verband der Verfolgten des Naziregimes – Bund der Antifaschisten und Studienkreis deutscher Widerstand 1933–1945 (eld.): Heimatgeschichtlicher Wegweiser zu Stätten des Widerstandes und der Verfolgung 1933–1945 (=Heimatgeschichtliche Wegweiser, 8), Erfurt 2003, ISBN 3-88864-343-0.