Günther Werner Hans RAMIN (naskiĝis la 15-an de oktobro, 1898, mortis la 27-an de februaro, 1956) estis influa germana orgenisto, dirigento, komponisto kaj pedagogo en la unua duono de la dudeka jarcento.

Günther Ramin
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1898 (1898-10-15)
en Karlsruhe
Morto 27-an de februaro 1956 (1956-02-27) (57-jaraĝa)
en Leipzig
Tombo Südfriedhof Leipzig
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko
Alma mater Thomas-lernejo je LepsikoAltlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko
Okupo
Okupo komponistoorgenistodirigentoĥorestro • universitata instruisto
vdr

Ramin naskiĝis ĉe Karlsruhe, estante la filo de pastoro. Kiam li estis dekdujaraĝa oni lin akceptis en la Thomas-ĥoron de la Thomas-kirko ĉe Leipzig. La fama orgenisto Karl Straube poste rimarkis liajn orgenajn kaj komponajn kapablojn, kaj fariĝinte la ĥorestro de la Thomas-kirko, igis Ramin sia asistanto.

Ramin plenkreskinte okupiĝis plejparte per la koncertado de la komponaĵaro de Johann Sebastian Bach. Li kun sia orkestro veturis en 1953 Rusujen kaj en 1955 Sudameriken. Li mortis pro subita cerba hemoragio en 1956.

Kelkaj famaj studentoj de Ramin estis Christoph Albrecht, Karl Richter, kaj Helmut Walcha, interalie.