Għajnsielem estas komunumo (loka konsilio) sur la mediteraneaj insuloj Gozo kaj Comino en Malto. Ĝi havis 2570 loĝantojn laŭ la popolnombrado de la jaro 2005.

Għajnsielem
Blazono de Għajnsielem
Mġarr, la haveno de Gozo
komunumo de Malto
Insulo Malto
Koordinatoj  36° 1′ 33″ N 14° 17′ 21″ O / 36.02583 °N, 14.28917 °O / 36.02583; 14.28917 (mapo)Koordinatoj: 36° 1′ 33″ N 14° 17′ 21″ O / 36.02583 °N, 14.28917 °O / 36.02583; 14.28917 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2570
Areo 7,2 km²
Poŝtkodo GSM
Mapo de Għajnsielem
vdr

Geografio redakti

Għajnsielem situas ĉe la suda flanko de Gozo, la norda insulo de la malta insularo. Al la komunumo apartenas la urboj Għajnsielem kaj Mġarr, kie troviĝas la prama haveno de Gozo, kaj la insuloj Comino kaj Cominotto, kaj la fortikaĵo Chambray. La haveno de Mġarr estas la prodo al Gozo kaj la unua loko, kiun fremdulo vidas, kiam li alvenas per la pramŝipo al la insulo.

Historio redakti

En Għajnsielem jam en la 4-a jarmilo a.K. setlis homoj. Okicente de la vojo al Xewkija troviĝas ruinoj de la neolitika malta templo-kulturo. Kun la escepto de la haveno Mġarr, Għajnsielem fakte estis la lasta parto de la insuolo Gozo, kiu estis evoluita. En popolnombrado de 1667 Għajnsielem ankoraŭ ne estis menciita. La maltlingva nomo Għajnsielem signifas en Esperanto paca fontano. La origino de la nomo datiĝas proksimume el la jaro 1700, kiam Grandmastro Perellos konstruis arkadon kun publika banejo kaj fontanoj kun freŝa akvo. En la jaro 1749 dum la regado de grandmastro Pinto estis konstruita fortikaĵo de la Grafo Francois Chambray. En la jaro 1798 la fortikaĵo Chambray estis centro de la defendo de la gozoanoj kontraŭ la trupoj de Napoleono Bonaparte. Dum la Dua Mondmilito la britoj transformis la insulon en fortikaĵon. Għajnsielem fariĝis suferis plurfoje de gravaj bombatakoj de la germana aerarmeo. [1]

Partnerkomunumo redakti

Partnerkomunumo de Għajnsielem estas la itala komunumo Tolfa en la provinco de Romo en Latio.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti