GNU social (antaŭe StatusNet kaj pli antaŭe Laconica) estas libera mikroblogilo. Ĝi estas skribita per PHP kaj uzas la protokolon OStatus por interkomunikiĝo de serviloj. Ĝi similas al Tvitero sed celas ebligi malferman kaj sencentran komunikadon inter mikroblogarejoj. Entreprenoj kaj individuoj tiamaniere povas instali kaj regi siajn proprajn mikroblogajn servilojn.

La programon verkis Evan Prodromou, unu el la kreintoj de Wikitravel, pro manko de malfermita, sencentra kaj libera mikroblogilo.

Rimarkindaj Disponigoj redakti

Identi.ca redakti

La unua StatusNet-disponigo estas la senpaga kaj malferma mikroblogejo identi.ca. Gastigata de StatusNet-a kreinto StatusNet Inc., identi.ca disdonas senpagan konton al ĉiu kaj ludas la flagŝipan rolon por aplikado de StatusNet.

TWiT Army redakti

TWiT Army estas plia ekzemplo de StatusNet-disponigo, fare de this Week in Tech-reto.

Trajtoj redakti

  • Lego kaj ĝisdatigo per klientoprogramo de XMPP/Jabber/Google Talk.
  • OpenID-registrado.
  • subteno de "federacio", kiu ebligas al uzantoj aboni afiŝojn de uzantoj de aliaj serviloj per la protokolo OStatus.
  • SMS ĝisdatiĝo kaj sciigo.
  • Tvitero-kongrua API.
  • Kradvortoj
  • Diverslingva interfaco (per Gettext)
  • Trans-afiŝi kun aliaj mikroblogoj, interalie Tŭitero Jaiku, Plurk, ktp.
  • Facebook integrigo.
  • Grupoj
  • Aŭtomata URL-mallongigado
  • Lokigo kaj mapo
  • Aŭtomata ĝisdatiĝo de montrata fluo
  • Aldonaĵoj (eblo de aldono de dosieroj, bildoj, aŭd-vidaĵoj al afiŝo).
  • Enigo de enhavo de aliaj retejoj, interalie YouTube, Flickr, ktp.
  • Uzo de la protokolo Salmon
  • Ajax-stila interfaco.

Eksteraj ligiloj redakti