Gaŭla rozo (Rosa gallica) aŭ vinagra rozo estas plantspecio el la genro Rozo (Rosa) ene de la familio de la Rozacoj (Rosaceae). Ĝi estas fortika sovaĝrozo, kiu estis kultivata dum multaj jarcentoj kaj kiu estas multaj hodiaŭaj ĝardenrozoj devenas; ĝi apartenas al la tiel nomataj malnovaj rozoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
gaŭla rozo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Rozaloj Rozales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Subfamilio: Rosoideae
Genro: Rozo ’’ Rosa
Specio: Rosa gallica
Rosa gallica
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La gaŭla rozo kreskas kiel somerverda,[1] kompakta, vertikala arbusto kaj atingas kreskoalton de ĉirkaŭ un metron. Ĝi formas vaste etendiĝantajn stolonojn. La branĉoj estas verdaj kaj malbrile verdaj. La pikiloj estas neegalaj, plej ofte kurbaj, sed ankaŭ rektaj kaj kovrataj kun multaj rigidharoj kaj glandoj.

La 2 ĝis 6 cm longaj folioj estas nepara plumaj kun plej ofte triĝis kvin, malofte ĝis sep folieto. La petilo kaj la folispindelo (rachis) estas pro glandoj kaj hokoj aspraj. La ledraj folietoj estas du ĝi ses cm larĝaj eliptaj aŭ ovformaj kun rondigita ĝia korforma bazo kaj obtuza aŭ pinta fino. La supra surfaco de la folietoj estas malhelverda kaj aspra. La malsupra surfaco pli hela kaj malforte hara. La folioj restas ĝis vintro al la arbusto. La stipuloj estas mallarĝaj.

La planto floras de juni ĝi julio. La floroj staras plej ofte unuope sur dika, glanda pedunklo. brakteoj ekzistas. La pedunklo, receptaklo kaj sepaloj estas glandaj. La odorantaj, duseksaj floroj havas diametron de 4 ĝis 6 cm radiosimetriaj kaj kvinnombraj kun duobla involukro. La eksteraj sepaloj estas plumaj, post la malfermado rigide refleksitaj kaj ne daŭraj. La kvin petaloj estas helruĝaj ĝis malhele purpuraj. Ili havas helan najlon. La mallongaj pistiloj estas liberaj.

La rozfruktoj estas 1,5 cm longaj, glob- au pirformaj, nur iomete karnecaj kaj en matura stato brunruĝa.

Ekologio redakti

La gaŭla rozo estas Nanofanerofito. La vegetativa multigado okazas per subgrundaj stolonoj.

Disvastigon redakti

La gaŭla rozo kreskas sovaĝe en foliarbaroj de meza kaj suda Eŭropo. Jam la romianoj uzis ĝin kiel kuracplanto, kaj kultivis ĝin por produkti parfumon kaj rozvinagron. Kiel kuracplanto ĝi poste estis kultivata en monaĥejaj ĝardenoj. Hodiaŭ ĝi estas uzata kiel ornamplanto en privataj ĝardenoj kaj parkoj. Ĝi kreskigas subgrundaj stolonoj, pro kiuj ĝi nur malfacile povas esti forigebla el la ĝardeno.

La varmoŝatanta gaŭla rozo bezonas akvon en printempo kaj sekecon den somero. Ĝi kreskas kaj en plena suno kaj en ombro. Ĝi plej bone evoluiĝas sur nutroriĉaj kaj kalkmalriĉaj, pezaj lomo- aŭ argilogrundoj.[2][3] Ĝi kreskas ĉe arborandoj kaj apudvojaj verdejoj en montetaraj kaj montaraj regionoj.[2][3]

Sistematiko redakti

La unu priskribo de Rosa gallica okazis de Carl von Linné.

Rosa gallica estas la sola specio de la sekcio Rosa en la subgenro Rosa en de la genro Rosa. Laŭ molekulgenetikaj studoj Rosa gallica apartenas al la klado de la sekcio Caninae. [4]

Utiligado de la gaŭla rozo redakti

Apud la odoro kaj la ornamado den ĝardenoj la gaŭla rozo estas jam de longe uzata por fari rozoleon, rozakvon, rozvinagron kaj la petaloj estas uzataj por fari oficinan tizanon. La ekstrakto el la floroj havas adstringan efikon kaj estas uzata por kuraci buŝon kaj gorĝon.

Kultivaroj redakti

La magentaruĝa kultivaro 'Officinalis' (la „oficina rozo“) estis en la 15a jarcento la simbolo de la domo Lancaster. La Rosa alba, la 'blanka rozo' simbolas la domon York.

Centro de la kultivado de Rosa gallica estis la urbo Provins apud Parizo, tial ĝi ankaŭ havas la nomon „Provinsrozo“. Komence de la 17a jarcento nur ekzistis ĉirkaŭ dudekon da diveraj kultivaroj de la gaŭla rozo. La nombro de la kultivaro plialtiĝis ĝis la 19 jarcento al pli ol 1000 por la aktiva bredadlaboroj en Nederlando kaj Francio. Jen kelkaj ŝatataj kultivaroj de Rosa gallica:

  • 'Aimable Rouge', antaŭ 1800, velurruĝa;
  • 'Camaieux', 1830, fajne rosea kun blankaj kaj karmezinaj strioj;
  • 'Cardinal de Richelieu', 1840, malhelpurpura;
  • 'Charles de Mills', vor 1811, purpur-karmezina;
  • 'Conditorum', enkondukita de Dieck (D) 1889, magentaruĝa, „konditora rozo“;
  • 'Duc de Guiche', antaŭ 1810, karmezina ĝis rosea;
  • 'James Mason', Peter Beales, 1982, vinruĝa, flavaj filamentoj;
  • 'Officinalis', vor 1310, magentaruĝa, „oficina rozo“;
  • 'Perle von Weißenstein', Schwartzkopf (D) 1773, ruĝa;
  • 'Tuscany', antaŭ 1581, plena floro, malhelruĝa;
  • 'Versicolor', vor 1583, karmezina – blanka, striata;
  • 'Violacea', vor 1581, malhelruĝa;

Literaturo redakti

  • Heinrich Schultheis: Rosen: die besten Arten und Sorten für den Garten. Ulmer Verlag, Stuttgart 1996, ISBN 3-8001-6601-1.germane
  • Heinrich Schultheis, Helga und Klaus Urban: Rosenlexikon. 2. Auflage. 2001, ISBN 3-932045-25-4. (CD-ROM)
  • Peter Beales: Klassische Rosen 2. Auflage. DuMont-Monte-Verlag, Köln 2002, ISBN 3-8320-8736-2.
  • Andreas Roloff, Andreas Bärtels: Flora der Gehölze. 4. Auflage. Ulmer, Stuttgart 2014, ISBN 978-3-8001-8246-6.
  • Dietmar Aichele, Heinz-Werner Schwegler: Welcher Baum ist das? Kosmos Naturführer. 24. Auflage. Franckh-Kosmos, Stuttgart 1992, ISBN 3-440-06570-7.

Referencoj redakti

  1. Gaŭla rozo. W: FloraWeb.de. germane
  2. 2,0 2,1 Ruprecht Düll, Herfried Kutzelnigg: Taschenlexikon der Pflanzen Deutschlands und angrenzender Länder. Die häufigsten mitteleuropäischen Arten im Porträt. 7., korr. u. erw. Auflage. Quelle & Meyer, Wiebelsheim 2011, ISBN 978-3-494-01424-1.
  3. 3,0 3,1 Dietmar Aichele, Heinz-Werner Schwegler: Die Blütenpflanzen Mitteleuropas. Band 2: Eibengewächse bis Schmetterlingsblütengewächse. Franckh-Kosmos, Stuttgart 1994, ISBN 3-440-06192-2.
  4. Volker Wissemann, C. M. Ritz: The genus Rosa (Rosoideae, Rosaceae) revisited: molecular analysis of nrITS and atpB-rbcL intergenic spacer (IGS) versus conventional taxonomy. In: Botanical Journal of the Linnean Society. Band 147, 2005, S. 275–290. COI:10.1111/j.1095-8339.2005.00368.x

Eksteraj ligiloj redakti