Gabino Tejado y Rodríguez

Gabino Tejado y Rodríguez (Badajoz, 1819 - Madrido, 1891), estis ĵurnalisto kaj verkisto hispana.

Gabino Tejado y Rodríguez
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aprilo 1819 (1819-04-27)
en Badaĥozo
Morto 9-an de oktobro 1891 (1891-10-09) (72-jaraĝa)
en Madrido
Tombo Almudena Cemetery vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Partio Komunumo Tradiciista vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis redaktoro de la liberala gazeto El Extremeño (la ekstremadurano) de Badajoz. Poste li iĝis tradiciista kaj novkatoliko. Disĉiplo de Juan Donoso Cortés, kies Obras (1854-1856) ordonis kaj enkondukis. Amiko de Francisco Navarro Villoslada, kunlaboris en liaj gazetoj El Padre Cobos (pastro Cobos) kaj El Pensamiento Español (la hispana penso). Akademiano en 1880, legis kiel enira diskurso "La España que se va" (forira Hispanio). Inter liaj verkoj elstaras la teatraĵo La herencia de un trono (1848); la romanoj El caballero de la reina (1847), Víctimas y verdugos (1859) kaj La mujer fuerte, kiu konis variajn eldonojn, kaj la eseo El catolicismo liberal (1875). Tradukis Los novios, el La gefianĉoj de Alessandro Manzoni, kaj estis teatra kritikisto de El Laberinto, kie juĝis pri Manuel Bretón de los Herreros, Juan Eugenio Hartzenbusch kaj José Zorrilla. Aperis en Los españoles pintados por sí mismos per "El retirado" (la emerito), de tono nostalgia kaj tradiciista, kie oni priskribas la militiston kiel viktimo de la politikaj ŝanĝoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti