Gabrielle Giffords

usona politikisto

Gabrielle GIFFORDS (8-an de junio 1970 en Tucson, Arizono) estas usona politikistino. Ŝi ekde 2007 reprezentas la 8-an elektan distrikton de usona federacia ŝtato Arizono en la Usona Domo de reprezentantoj. Ŝi estas la unua juda reprezentanto de Arizono en Usona Domo de Reprezentantoj.

Gabrielle Giffords
Persona informo
Gabrielle Giffords
Naskonomo Gabrielle Dee Giffords
Naskiĝo 8-an de junio 1970 (1970-06-08) (53-jaraĝa)
en Tucson
Religio judismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Tucson vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Cornell University College of Architecture, Art, and Planning • Scripps College • University High School vd
Partio Demokrata Partio vd
Subskribo Gabrielle Giffords
Familio
Edz(in)o Mark Kelly vd
Profesio
Okupo politikistoentreprenisto • entreprenisto • analizisto • gun control activist vd
Laborkampo limigo de armiloj • politiko vd
Aktiva en VaŝingtonoFenikso vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Gabrielle Giffords (2008)

Biografio redakti

Gabrielle Giffords vizitis ĝis 1988 la University High School en Tucson kaj poste ĝis 1993 la Scribbs College en Claremont (Kalifornio). Ŝi studis ĝis 1996 en Cornell University en Ithaca, Novjorkio kaj en kadro de William Fulbright Scholarship en la meksika urbo Chihuahua. Ŝi faris en la sekvaj jaroj rapidan karieron kiel komerciuistino kaj politikistino.

Giffords laboris ĉe PricewaterhouseCoopers en Novjorko. Ŝi iĝis en 1996 prezidanto de entrepreno El Campo Tire Warehouses - fondita fare de ŝia latva-juda avo-, kiu VEndis aŭtopneŭojn. Krom tiu, ŝi prezidis kapitalinvestan firmaon en Tucson.

Politike ŝi estas membro de la Usona Demokrata Partio. Ŝi estis de 2001 ĝis 2003 membro en la Domo de reprezentantoj de Arizono kaj de 2003 ĝis 2005 en la Arizona Senato kiel plej juna virina membro en ties historio.

Oni elektis ŝin en 2006 kaj 2010 en la 8-a elekta distrikto de usona federacia ŝtato Arizono al la Usona Domo de reprezentantoj.

La 8-an de januaro 2011 atakis kaj kapopafis ŝin la 22-jara Jared Lee Loughner. Ŝi grave vundiĝis, sed travivis la atencon.

Personaĵoj redakti

Gabrielle Giffords geedziĝis en 2007 kun astronaŭto Mark E. Kelly. Li laboras por NASA kaj estas Space-Shuttle-komandanto.