Gaela alfabeto estas la skribsistemo en la gaela lingvo ĝis la meza 20-a jarcento. Hodiaŭ ĝi estas ĉefe uzata kiel ornama skribformo.

Specimeno de la gaela alfabeto

Ekde la 4-a jarcento p.K., oni skribis la irlandan (gaelan) kaj piktan lingvojn per skribsistemo nomita ogamogham. Oghamaj epigrafoj troviĝas sur monumentoj kaj slaboj en Irlando, Skotlando kaj Kimrio. (Vidu la artikoloj Alfabeto kaj Ogham. La irlandanoj donis arbonomojn al la dudek literoj de la oghama alfabeto, kaj vortaroj de la moderna gaela lingvo inkludas tiujn nomojn, kvankam ili ne plu estas uzataj de la hodiaŭaj gaelparolantoj, kiuj kutime literumas uzante la tute netaŭgajn anglajn liternomojn. Kiam ogham ne plu estis uzata, latina alfabeto simila al la mezepokaj manuskriptaj literoj estis adoptita de irlandaj monaĥoj. Ekde tiam, tiu irlanda alfabeto estis konstante uzata ĝis la dudeka jarcento, kaj iĝis oficiala post la fondiĝo de la Irlanda Libera Ŝtato (nun la Respubliko de Irlando). Por eviti la malkonvenon de du malsamaj litertiparoj, estis decidita uzi la normalajn romanajn literojn por ambaŭ oficialaj lingvoj, nome, la irlanda kaj la angla. Bedaŭrinde, junaj irlandanoj ne plu facile kapablas legi librojn presitaj en la malnova alfabeto kaj eldonitaj ĝis la dua mezo de la 20a jarcento.