Gaetano PREVIATI (Ferrara, 1852 - Lavagna, 1920) estis itala pentristo.

Gaetano Previati
Persona informo
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1852 (1852-08-31)
en Ferrara
Morto 21-an de junio 1920 (1920-06-21) (67-jaraĝa)
en Lavagna
Tombo Certosa of Ferrara
Lingvoj itala
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Alma mater Belarta Akademio de Brera
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Pejzaĝo, fare de Gaetano Previati, nuntempe posedaĵo de la Arta Muzeo de San-Paŭlo.

Li estis lernanto de Giuseppe Bertini en Milano, kie li ekloĝis en 1877. Ekde 1880, li sin dediĉis al histori-tema pentrado, kion li faras neevitante ŝercajn detaladojn. Poste, li provis naturajn kaj romantikajn temojn, kaj influata de la milana Scapigliatura forlasis la plej emociajn temojn.

En la lastaj 1880-aj jaroj, li influiĝas je dividismo, movado en kiu partoprenis Segantini, Grubicy kaj Pelizza da Volpedo. Previati estis artisto malferma al provado, kaj ekde 1891, per la verkoj Maternità, La Madonna dei gigli e I Funerali di una vergine, li eniĝis en la antaŭgvardian eŭropan simbolismon, neĝenate de la publika nekompreno kaj de la loka kritikado.