Galŝtono estas malmola, kristaligita produkto de la galo. Galŝtonoj estas rezulto de misekvilibro de solveblaj materialoj en la galo. Se la galŝtono troviĝas en la galveziko oni parolas pri galvezikŝtonoj (Cholezystolithiasis). Se ĝi troviĝas en la galdukto (Ductus choledochus) temas pri galduktŝtono (Choledocholithiasis).

Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
K80 cholelithiasis
vdr
Galŝtonoj kun diametro ĝis 1 cm

Galŝtonoj estas oftaj kaj plej ofte ne kaŭzas doloron. Se tamen galŝtonoj blokas sin ili povas okazigi akrajn kolikojn kaj inflamojn (Cholezystitis).

Eksteraj ligiloj redakti