Galaŝko (inguŝe Галашкe; ruse Галашки) estas vilaĝo en Sunĵa distrikto de Inguŝio, Rusio.

Galaŝko
(Галашкe)
ruse Галашки, inguŝe Галашкe
vilaĝo
vilaĝo
Oficiala nomo: Галашки
Lando Rusio Rusio
Respubliko Inguŝio
Regiono Nord-Kaŭkazia federacia regiono
Distrikto Sunĵa distrikto
Rivero Assa
Situo Galaŝko
 - koordinatoj 43° 05′ 45″ N 44° 59′ 07″ O / 43.09583 °N, 44.98528 °O / 43.09583; 44.98528 (mapo)
Plej alta punkto 398
Areo 0,556 km² (55,6 ha)
Loĝantaro 7 053 (2014)
Horzono UTC+3
Poŝtkodo 386255
OKATO 26230817001
Aŭtokodo 06
Telefonkodo +7 8734
Galaŝko (Rusio)
Galaŝko (Rusio)
DEC
Situo kadre de Rusio
Galaŝko (Inguŝio)
Galaŝko (Inguŝio)
DEC
Situo kadre de Inguŝio
Map
vdr

Geografio redakti

Galaŝko situas sur maldekstra bordo de rivero Assa.

Ĝi havas 54 stratojn[1].

Toponimio redakti

Ekzistas malsamaj opinioj rilate devenon de la ĉefa toponimo. Aleksandr Tvjordij asertas, ke la vilaĝa nomo formiĝis de gala (turo) kaj ŝ (indico de pluralo) kaj afikso kije, kiu indikas direkton de moviĝo al tiu ĉi objekto, do temas pri moviĝo al turoj[2]. Profesoro Alimbek Kurkijev opinias, ke la toponimo formiĝis de jenaj komponentoj: galaj (nomo de la klano), ŝ (plurala afikso) kaj ka (toponimkrea sufikso, kiu devenas de sufikso de loka direkta kazo aŭ postpozicio. Do li asertas, ke Galaŝko signifas laŭvorte al galajoj. Do temas pri granda klano galajoj, kiu estas branĉo de orstĥojoj-karabulakoj kaj eliris de la Galaja interkrutejo. Laŭ li la vilaĝo estis nomita honore al fondintaj ĝin galajoj kaj aperis en 1850. Krom la galajoj la fondiĝon partoprenis ĉefe inguŝoj de la eksa Galgaja societo de la montara Inguŝio[3].

Mikrotoponimio de la vilaĝo estas priskribita en libro de A. Sulejmanov «Toponimio de Ĉeĉenio»[4].

Historio redakti

Laŭ legendo Galaŝkon fondis orstĥojoj, kiuj alvenis de vilaĝo Jandare, jam troloĝigita. Post tio ili fondis Muĵganon kaj Merĵon[5].

Vilaĝo Galaŝko meze de la 19-a jarcento iĝis centro de formiĝo de la teritoria inguŝa societo — galaŝkoj. Galaŝko estas klana vilaĝo kaj centro de la inguŝa klano Galajevoj. La vilaĝo ĉiam estis grava aulo de la antaŭmontara Inguŝio kaj ludis gravan strategian rolon, ĉar ĝi blokis elirejojn de montoj al ebenaĵoj. Dum la tempo de Imamo Ŝamil Galaŝko estis parto de Nord-Kaŭkaza imamato kaj estis centro de la aparta Galaŝka naibejo[6].

Somere 1913 pro incendio la vilaĝo tute forbrulis kaj estis rekonstruita en la sama loko.

En 1929 lokano Aĥmed Ĥuĉbarov ribelis kontraŭ la sovetia potenco kaj pli ol kvaronjarcenton batalis kontraŭ ĝi kun malpleno da kunbatalantoj[7]. En Galaŝko naskiĝis Lajsat Bajsari, komsomola aktivulino, sekretario de la Galaŝka (poste Itum-Kala) distrikta komitato de komsomolo. La 23-an de februaro 1944 en la unuan tagon de la deportado de la inguŝoj al Kazaĥio kaj Mez-Azio ribelis kaj aliĝis al gerlianoj, kiuj batalis kontraŭ NKVD. Poste ŝi foriris al Kartvela SSR, kie loĝis sub alia nomo kaj nur en maljunaĝo revenis al vilaĝo Itum-Kalo[8].

En 1944 la vilaĝo (kaj la tuta Galaŝka distrikto) estis alinomitaj al Pervomajskoje kaj portis tiun nomon ĝis komenco de la 1990-aj jaroj.

Ĝis komenco de la 1960-aj jaroj ĝi estis distrikta centro, sed poste cedis tiun ĉi statuson al Sunĵa distrikto[9].

Galaŝko kelkfoje iĝis batalloko dum la Unua kaj Dua Ĉeĉenaj militoj. La 3-an de majo 1999 rande de la vilaĝo gerilanoj atakis paskontrolejon «Granit-54», kiu gardis la administran limon de Inguŝio kaj Ĉeĉenio. El 5 milicanoj 4 estis murditaj kaj unu grave vundita[10].

La 11-an de majo 2000 la Islama regimento de speciala destino embuske atakis kolumnon de la 99-a divizio de speciala destino de la Internaj Trupoj survoje inter Galaŝko kaj Alĥasto. La kolumno konsistis el du kamionoj «Ural» kaj unu blendveturilo. El 22 rusiaj militistoj 19 estis mortigitaj, 2 vunditaj. Unu kamiono estis detruita[11][12].

La 23-an de septembro 2002 ĉirkaŭ 300 ĉeĉenaj gerilanoj subestre de Ruslan Gelajev ivadis Inguŝion de Kartvelio por penetri Ĉeĉenion. La 25-an de septembro ilia taĉmento ekbatalis ĉe Galaŝko kontraŭ rusiaj trupoj. Sekve de la batalo pereis 17 ĝis 21 rusiaj militistoj kaj 5 ĝis 110 gerilanoj. Aliaj atakintoj sukcesis fuĝi al Ĉeĉenio[13][14][15]. Dum nokta invado de la gerilanoj en la vilaĝon la 26-an de septembro edukistino de loka infanĝardeno Marem Arapĥanova brue forpelis la invadintojn kaj ŝirmis per sia korpo edzon. Ŝi estis trafita de mitraletpafo, sed tiu ĉi bruo vekis najbarojn. Pro tio ŝi estis honorigita kiel Heroo de Rusio (postmorte)[16].

La 29-an de julio 2003 apud Galaŝko fugaso eksplodis sub du kamionoj Kamaz, en kiuj veturis 12 militistoj[17].

La 26-an de septembro 2007 gerilanoj embuske atakis ĉe la vilaĝo grupon da militistoj. Unu kirasita transportilo estis damaĝita, tri militistoj vunditaj[18].

La 29-an de julio 2012 en iu domo okazis eksplodo, kiu tute detruis ĝin. Sub ruinoj pereis du homoj kaj estis grave vundita unu. Ĉiuj ili estis aktivaj gerilanoj, naskiĝintaj en Gudermeso, kaj preparis eksplodaĵojn por atakoj[19].

Ekonomio redakti

En vilaĝo funkcias la ŝtata entrepreno «Galaŝko», kiu sur pli ol 500 hektaroj kultivas tritikon, hordeon, maizon kaj aliajn grenojn[20].

Fine de 2009 estis malfermita brikofabriko «Giperpress», konstruita danke al ŝtataj subvencioj. Ĝi estas la unua en Inguŝio, kiu produktas presitajn brikojn, ne bakitajn. Ĝi povas produkti ĝis 5 milionoj da brikoj jare. En la fabriko laboras 40 homoj[21].

Granda problemo estas senlaboreco. En 2009 en la vilaĝo estis 650 senlaboruloj[9].

Socia infrastrukturo redakti

Galaŝko havas statuson de la municipo «vilaĝa loĝloko Galaŝko» kaj estas estrata de la vilaĝa konsilio kaj ties prezidanto[22].

En Galaŝko troviĝas kontraŭtuberkuloza sanatoria-arbara lernejo, du mezaj kaj unu submeza lernejoj, malsanulejo, sportkomplekso konstruita en 2002[23][24]. Funkcias fajrobrigadejo[25]. En 2015 malfermiĝis plurfunkcia ŝtatserva centro[26].

En 2005 estis konstruita malaltprema gasdukto[27] kaj akvodukto, konstruita en 2005 kaj rekonstruita en 2007[23].

En 2003 estis konstruita ponto trans riveron Assa, kiu kunigis du partojn de Galaŝko kaj vilaĝon Datiĥo. La ponto larĝa je 12 kaj longa je 78 metroj estas konstruita apud tiu malnova, detruita samjare de ŝlimtorento[28].

Oni planas konstrui fervojon Galaŝko — Kotlarevskaja — Mozdoko, longa je 135 km kun paralela ŝoseo[29][30].

En 2013 estis konstruita subcentralo pova je 110/35/10 kV[31].

Demografio redakti

Loĝantaro redakti

Komence de la 1990-aj jaroj en la vilaĝo estis 500 domoj kun iom pli ol 4000 loĝantoj. En 2009 estis jam 720 domoj kaj pli ol 6100 homoj. Kreskon kaŭzis ĉefe reveno de naskiĝintoj de la vilaĝo al la naskoloko[9].

Demografia evoluo de Galaŝko inter 2002 kaj 2016

2002 2006 2007 2008 2009 2010 2011 2012 2013 2014 2015 2016

6279 6544 6605 6675 6775 6662 6670 6803 6887 7053

Laŭ la Tutrusia censo de 2010[32], en Galaŝko loĝis 6 597 inguŝoj (99,0 %) kaj 65 reprezentantoj de aliaj etnoj (1,0 %).

Tajpa konsisto redakti

En Galaŝko loĝas reprezentantoj de diversaj tajpoj.

  • Coroj — 2538 homoj (Bapĥojevoj, Batigovoj, Gajtukijevoj, Tatijevoj, Gerojevoj, Dzangijevoj, Dzejtovoj, Toĉijevoj, Ganiĵevoj, Ĥaŝijevoj, Ĉirkijevoj, Ĥampijevoj).
  • Kokurĥoj — 720 homoj (Arapĥanovoj, Orcĥanovoj, Ĉapanovoj).
  • Kostoj — 598 homoj (Kostojevoj).
  • Ozdoj — 583 homoj (Ozdojevoj).
  • Jovloj — 538 homoj (Abadijevoj, Jevojevoj).
  • Targimĥoj — 360 homoj (Bekovoj).
  • Guloj]] — 330 homoj (Gulojevoj, Gulijevoj) komuna deveno kun Merĵoj (Orstĥoj).
  • Baraĥoj — 225 homoj (Baraĥojevoj).
  • Moĥloj — 222 homoj (Buzurtanovoj).
  • Doŝhakloj — 180 homoj (Mjakijevoj).
  • Nakostoj — 160 homoj (Nakostojevoj).
  • Cizdoj — 139 homoj (Mejrijevoj, Sejnarojevoj).
  • Puvvoj — 97 homoj (Pugojevoj).
  • Kortoj — 80 homoj (Eldijevoj).
  • Ĥamĥoj — 65 homoj (Kacijevoj).
  • Barkinĥoj — 60 homoj (Barkinĥojevoj).
  • Polonĥoj — 42 homoj (Ĉanijevoj).
  • Gapparĥoj — 17 homoj (Gaparĥojevoj).
  • Tumgoj — 12 homoj (Tumgojevoj, Mereŝkovoj).

Famaj vilaĝanoj redakti

Interesaĵoj redakti

En Ĉeurba distrikto, Sverdlovska provinco ekzistas vilaĝo Bolŝije Galaŝki (esperante Granda Galaŝko)[33].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Галашки — улицы и индексы (ruse). Arkivita el la originalo je 2015-03-14. Alirita 2015-03-14.
  2. Твёрдый А. В. Топонимический словарь Кавказа (ruse). Arkivita el la originalo je 2015-03-14. Alirita 2015-03-14.
  3. . О некоторых топонимических названиях плоскостной Ингушетии (ruse), p. 102-108. Литературная Ингушетия (N 2) (2012-12-04). Arkivita el la originalo je 2015-03-14. Alirita 2015-03-14.
  4. Сулейманов, А.. [1997] Топонимия Чечни (ruse). Nalĉiko: «ЭЛЬ-ФА». ISBN 5-88195-263-4.
  5. Места происхождения орстхойцев (ruse) (2010-01-16). Arkivita el la originalo je 2015-03-15. Alirita 2015-03-15.
  6. Гапуров Ш. А. Чечня и Ермолов. Грозный, 2006. (esperante Gapurov Ŝ. A. Ĉeĉenio kaj Ermolov. Grozno, 2006).
  7. Ахмед Хучбаров — гордость села Галашки (ruse). Galgai.com (2006-05-07). Arkivita el la originalo je 2015-03-15. Alirita 2015-03-15.
  8. Легендарная Байсари Лайсат из Галашек .Она поставила СССР на колени, унизила НКВД, утерла нос чекистам. (ruse). ДОШ (N 7) (2005). Arkivita el la originalo je 2015-03-15. Alirita 2015-03-15.
  9. 9,0 9,1 9,2 . У горного села Галашки хорошие перспективы (ruse). 06 регион (2009-09-04). Arkivita el la originalo je 2015-03-15. Alirita 2015-03-15.
  10. . Карта в рукаве (ruse). газета «Сердало». №47 (9422) (2004-04-24). Arkivita el la originalo je 2015-03-15. Alirita 2015-03-15.
  11. Попала в засаду воинская колонна внутренних войск (ruse). Unua Kanalo (2000-05-11). Arkivita el la originalo je 2015-03-15. Alirita 2015-03-15.
  12. Установлены нападавшие на российскую колонну в Ингушетии (ruse) (2000-05-15). Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-03-15.
  13. . Битва при Галашках (ruse). Независимое военное обозрение (2002-10-04). Arkivita el la originalo je 2015-03-15. Alirita 2015-03-15.
  14. . "Гелаев вылез из пещеры и наткнулся на пограничный наряд..." (ruse). Izvestija (2004-03-01). Arkivita el la originalo je 2013-11-09. Alirita 2015-03-15.
  15. Чеченские террористы устали ждать (ruse). Lenta.ru (2002-09-26). Arkivita el la originalo je 2015-03-15. Alirita 2015-03-15.
  16. День Героев Отечества. У подвига нет порядкового номера (ruse). Газета «Ингушетия» (2012-12-09). Arkivita el la originalo je 2015-03-15. Alirita 2015-03-15.
  17. Президент Ингушетии против ввода в республику дополнительных воинских подразделений из-за теракта в Галашках (ruse). Интерфакс-Юг (2003-07-30). Arkivita el la originalo je 2015-03-15. Alirita 2015-03-15.
  18. ИНГУШЕТИЯ. Близ села Галашки подбит БТР. Kaŭkazo-centro (2007-09-26). Arkivita el la originalo je 2015-07-17. Alirita 2015-07-17.
  19. Ю.Евкуров: «Их настигла кара Всевышнего» (ruse). Gazetarservo de la prezidanto de Inguŝio (2012-07-31). Arkivita el la originalo je 2015-03-15. Alirita 2015-03-15.
  20. . Будут и сады (ruse). газета "Сердало" (2008-12-10). Arkivita el la originalo je 2015-03-15. Alirita 2015-03-15.
  21. . В Ингушетии освоили промышленное производство самого дорогостоящего прессованного кирпича (ruse). Rossijskaja gazeta (2010-06-18). Arkivita el la originalo je 2015-03-15. Alirita 2015-03-15.
  22. Устав сельского поселения Галашки (esperante Statuto de la vilaĝa loĝloko Galaŝko) (ruse) (2009-12-25). Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-03-14.
  23. 23,0 23,1 Основные итоги социально-экономического развития Республики Ингушетия за 2002-2007 гг. и за полугодие 2008 г. (ruse) (2008). Arkivita el la originalo je 2015-03-15. Alirita 2015-03-15.
  24. . В подтверждение цифр — факты (ruse). газета «Сердало». №67 (9834) (2007-05-16). Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-03-15.
  25. . В селе Галашки строится новая пожарная часть (ruse) (2011-04-11). Arkivita el la originalo je 2015-03-15. Alirita 2015-03-15.
  26. . «Государство» стало ближе (ruse). Izvestija (2015-03-12). Arkivita el la originalo je 2015-03-15. Alirita 2015-03-15.
  27. Ингушетия в 2006г. завершит газификацию населенных пунктов республики (ruse). Интерфакс-Юг (2006-02-08). Arkivita el la originalo je 2015-03-15. Alirita 2015-03-15.
  28. Президент Ингушетии Мурат Зязиков принял сегодня участие в открытии нового моста (ruse). Gazetarservo de la prezidanto de Inguŝio (2013-12-24). Arkivita el la originalo je 2015-03-15. Alirita 2015-03-15.
  29. Ингушетия представит в Сочи проект строительства железнодорожной ветки Галашки-Котляревская-Моздок (ruse) (2008-08-27). Arkivita el la originalo je 2015-03-15. Alirita 2015-03-15.
  30. Ингушетия рассчитывает на достаточно активный интерес со стороны инвесторов на форуме "Сочи-2008" (ruse). Gazetarservo de la prezidanto de Inguŝio (2008-09-17). Arkivita el la originalo je 2015-03-15. Alirita 2015-03-15.
  31. Новая подстанция в Сунженском районе обеспечит устойчивое электроснабжение горной части республики (ruse). Gazetarservo de la prezidanto de Inguŝio (2013-12-26). Arkivita el la originalo je 2015-03-15. Alirita 2015-03-15.
  32. Том 4. Таблица 04-04. Население Ингушетии по национальности и владению русским языком (esperante Loĝantaro de Inguŝio laŭ etnoj kaj posedo de la rusa lingvo). Arkivita el la originalo je 2016-03-06. Alirita 2015-03-14.
  33. Карта села Большие Галашки в Свердловской области (esperante Mapo de vilaĝo Bolŝije Galaŝki en Sverdlovska provinco) (ruse). Arkivita el la originalo je 2015-03-15. Alirita 2015-03-15.

Eksteraj ligiloj redakti