Galaktozo
Kemia formulo
C6H12O6
Galaktozo
Tridimensia kemia strukturo de la Galaktozo


Galaktozo (C6H12O6) estas senkolora, kristala aldoheksozo, en akvo apenaŭ solvebla. Ĝi estas stabila en formo de piranozringo.

Ĝia D-modifiĝo estas konstuero de kelkaj oligosakaridoj (laktosukero aŭ laktozo, rafinozo), polisakaridoj (galaktanoj, pektinoj) kaj glikozidoj. Ĝi troviĝas ankaŭ en maraj algoj kaj rezinoj. La cerebrozidoj kaj gangliozidoj en la cerbaj kaj nervaj ĉeloj estas same derivaĵoj de galaktozo.

La galaktozo kaj la D-glukozo facile transformiĝas unu al la alia en la mamula organismo. La transformiĝo okazas tra la plej grava derivaĵo la t.n. uridin-difosfata galaktozo.

Ĝi produkteblas el laktozo. Ĝi gravas en la spira materialŝanĝo.