Galbo (arkitekturo)

apartigilo

En arkitekturo galbo estas kurba konveksa konturo de arta objekto, kolono, seĝopiedo, seĝodorso ks.[1] Kaj same oni registras la verbon galbi (tr) por doni tian konturon al objekto: ekzemple ĉe galbita komodo.

Laŭ Francisko Azorín galbo estas Kurba konturo de la fusto de iaj kolonoj, aŭ de aliaĵo.[2] Li indikas etimologion el araba kalib (profilo, formigilo),[3] kaj li aldonas terminojn galbi, por desegni aŭ fari galbon; galbilo, por kurbaĵo por desegni, aŭ por alia celo, la galbon de io.[4]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. PIV [1] Alirita la 21an de Decembro 2017.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 80.
  3. Azorín, samloke.
  4. Azorín, samloke.