Galeries Lafayette

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Galeries Lafayette Haussmann (esperante Galerioj Lafayette) estas firmao kaj luksa magazenego, aŭ « granda magazeno » (grand magasin) de Parizo. Ĝi troviĝas en la 9-a arondismento de la franca ĉefurbo, ĉe la bulvardo Haussmann.

Galeries Lafayette
ĉiovendejo • flagship store vd
Dum 1894 - nekonata/nuntempe
Lando Francio
Posedata de Groupe Galeries Lafayette vd
Partoprenanta Lafayette Coupole • Lafayette Homme • Lafayette Maison & Gourmet vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Galeries Lafayette
Galerio
ĉiovendejo • flagship store [+]

LandoFrancio

SituoParizo
- koordinatoj48° 52′ 25″ N, 2° 19′ 56″ O (mapo)48.873632.33215Koordinatoj: 48° 52′ 25″ N, 2° 19′ 56″ O (mapo)
Poŝtkodo75009 [+]

Galeries Lafayette (Parizo)
Galeries Lafayette (Parizo)
DEC
Galeries Lafayette
Galeries Lafayette
Lokigo de Parizo en Francio
Map
Galeries Lafayette

Vikimedia Komunejo:  Galeries Lafayette Haussmann [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La kupolo de la galeries Lafayette

La magazeno hodiaŭ ricevas pli ol 20 milionojn da vizitantoj ĉiujare, tio estas proksimume 55 000 ĉiutage. Ĝi estas la plej granda magazeno de la tuta okcidenta mondo, kaj la plej grava eŭropa magazeno laŭ rento. Ĝi apartenas al la sekcio Galeries Lafayette/Nouvelles Galeries de la firmao Galeries Lafayette.

Historio redakti

La Galeries Lafayette estis kreitaj far du kuzoj, Théophile Bader kaj Alphonse Kahn, en 1893, je la vockruciĝo de la strato La Fayette kaj de la strato Chaussée d'Antin. La magazeno havis bonegan situon, ĉar ĝi situis proksime al la operejo Garnier aŭ al la stacidomo Saint-Lazare. La magazeno rapide altiris la mezklasulojn kaj la parizajn burĝojn.

La nuna magazeno datiĝas de 1912. Ĝi enhavas belegan kupolon.

Eksteraj ligiloj redakti