Galero estas klaso de ŝipoj, utiligataj ekde la 5-a jarcento a.K. ĝis la 17-a jarcento (kiam ĝi estis trudanstataŭata de la velŝipoj).

Ŝablono de galero

Ĝi utiligis forton de remiloj kiel propulso (nur kelkfoje ĝi havis velojn). La remistoj en kelkaj landoj kaj epokoj estis malliberuloj, kiuj estis devigataj remi por elaĉeti sian punon.

La galeroj en la 12-a jarcento prenis tiun nomon de la helena "γαλέoς" [galeos] (ŝarko), ĉar tiam ĝia formo maldikis, kiel korpo de tiu besto.