Galileo Ferraris

Galileo FERRARIS (naskiĝis la 30-an de oktobro 1847, mortis la 7-an de februaro 1897) estis itala fizikisto kaj elektroinĝeniero, plej konata pro siaj studoj pri alterna kurento.

Galileo Ferraris
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1847 (1847-10-30)
en Livorno Ferraris
Morto 7-an de februaro 1897 (1897-02-07) (49-jaraĝa)
en Torino
Tombo Monumenta Tombejo de Torino
Lingvoj itala
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Alma mater Universitato de Torino
Okupo
Okupo fizikistoinventistopolitikisto • electrotechnician
vdr
Statuo de Galileo Ferraris

Biografio redakti

Ferraris akiris bakalaŭrecon pri tekniko kaj fariĝis asistanto pri teknika fiziko je la Reĝa Itala Industria Muzeo. Ferraris sendepende esploris la rotacian magnetan kampon en 1885. (Tio estis tri jaroj post Nikola Tesla identigis la koncepton). Ferraris eksperimentis kun tipoj da nesinkronaj elektraj motoroj. La esploro rezultigis en la disvolvado de alternkurenta motoro. En 1888, Ferraris publikigis sian esploradon en letero al la Reĝa Akademio de Sciencoj en Torino (la sama jaro kiam Tesla akiris US patenton n-ro 381968).

En 1889, Ferraris laboris je la Itala Industria Instituto, lernejo pri elektrotekniko (la unua tiuspeca lernejo en Italio; poste absorbita en la Politeknikejo de Torino). En 1896, Ferraris aliĝis al la Itala Elektroteknika Asocio kaj fariĝis la unua nacia prezidanto de la organizo.

Laŭ Galileo Ferraris nomiĝis la Ferraris-nombrilo, elektromezurilo bazita sur la kirlokurenta principo . Ĉi tiu vastekonata energimetro estas facile rekonebla pro la horizonta rotacianta disko Ferraristurnilo .

Eksteraj ligiloj redakti