Gallia Narbonensis

La Romia Narbona Gaŭlia Provinco (latine: Gallia Narbonensis) estis provinco de la Romia Imperio.

la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajanus
Gallia Narbonensis, jen malhelruĝe akcentita

Ĝi ampleksis la sudon de la hodiaŭa ŝtato Francio borde de la Mediteranea Maro, oriente de la Pireneoj kaj okcidente de la Alpoj: el la nomo Provincia Narbonensis iĝis la moderna nomo de la kerna teritorio de la regiono - Provenco.

La provinco instaliĝis dum la jaro 120 antaŭ Kristo. La ĉefurbo de Gallia Narbonensis unue estis Aquae Sextiae (la hodiaŭa urbo Aix-en-Provence), nur multe poste la dum la jaro 118 fondita urbo Colonia Narbo Martius (la hodiaŭa Narbonne).

Urboj redakti

La plej gravaj urboj de Gallia Narbonensis estis:

 
la romia teatro en Orange (Arausio)

Vidu ankaŭ redakti