Gams

komunumo de Svislando

Gams estas komunumo en la elektodistrikto Werdenberg, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 3017 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006, kies nombro kreskis al 3080 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Gams
Blazono de Gams
Katolika preĝejo de Gams
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Werdenberg
Koordinatoj  47° 12′ 0″ N 9° 26′ 0″ O / 47.20000 °N, 9.43333 °O / 47.20000; 9.43333 (mapo)Koordinatoj: 47° 12′ 0″ N 9° 26′ 0″ O / 47.20000 °N, 9.43333 °O / 47.20000; 9.43333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3080
Areo 22,28 km²
Alteco 490 m super marnivelo
Poŝtkodo 9473
Komunumkodo 3272
Mapo de Gams
vdr

Geografio redakti

Gams situas ĉe la okcidenta fino de la Wildhaus-Pasejvojo en la Rejnvalo, piede de la montmasivo Alpstein, kie situas la plej alta punkto de la komunumo, nome la kulmino de la monto Mutschen sur alteco de 2121 m s.m. Tra la komunumo fluas la rivereto Simmi, kiu fontas ĉe la Wildhaus-Pasejo. Ĝian okcidentan limon formas la Rejna Enlanda Kanalo.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Gams limas en nordo kaj nordoriento al Sennwald, en sudoriento Buchs, en sudo al Grabs, kaj en okcidento al Wildhaus-Malnov-Sankt-Johano.

Trafiko redakti

Gams estas atingebla per poŝtaŭtobusoj de Buchs SG kaj de Togenburgo tra la Wildhaus-Pasejo. En okcidento la komunumo disponas pri alveturejo al la svisa aŭtovojo A13, kiu pasas okcidente de ĝi.

Historio redakti

La unua skriba mencio de Gams datiĝas el donacdokumento el la jaro 835 post Kristo kiel Campesias. Per ĉi-tiu dokumento Berengar kaj lia edzino Imma testamentis sian posedaĵon al la Monaĥejo Sankt-Galo.

El la 10-a jarcento ekzistas poseddokumentoj de la Monaĥejo Einsiedeln kaj de la Abatejo Disentis. Poste la komunumo fariĝis posedaĵo de la Libersinjoroj de Hohensax. Ilia posedaĵo transiris en la 14-a jarcento al la Habsburgoj kaj poste al la zurikaj sinjoroj de Bonstetten.

Dum la Malnova Zurika Milito en Gams okazis batalo inter apencelanoj kaj togenburganoj unuflanke kaj aŭstroj aliflanke, kiu finiĝis per aŭstra venko. En la jaro 1497 la gamsanoj aĉetis sian liberecon kaj submetiĝis sub regado de la Svisa Ĵurkomunumo per la lokoj Glaruso kaj Ŝvico. Gams fariĝis parto de la voktejo Gaster.

Eksteraj ligiloj redakti