Ganaa cedio

valuto en Ganao

La Ganaa cedio estas la nacia valuto de Ganao. Unu cedio estas dividita je cent pesevaoj (angle "pesewa"). La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 ekde julio 2007 estas GHS, antaŭe la kodo estis GHC. La nuna valuto estas oficiala ekde la 1-a de julio 2007.

Ganaa cedio
valuto
Ŝtato: Ganao
Subdivido: 100 pesevaoj
Kodo laŭ ISO 4217: GHS
Mallongigo:
Ŝanĝokurzo 1 usona dolaro = 1,43038 cedioj

1 eŭro = 2.00113 cedioj (la 25-an de oktobro 2010)

vdr

La valuta simbolo estas . La vorto cedi deriviĝas de la vorto „sedie“ en la akanaj lingvoj, kiu havas la signifon "cipreedoj" aŭ "kaŭri-helikoj".[1] Cipreedoj (latine Cypraeidae), ankaŭ nomataj kaŭri-helikoj aŭ porcelanaj helikoj, de la 15-a jarcento ĝis la komenco de la 20-a jarcento estis la kutima pagilo en okcidenta Afriko.

Historio redakti

 
cipreedoj aŭ kaŭri-helikoj tra kvin jarcentoj estis la kutima pagilo en okcidenta Afriko

La unua valuto el moneroj kaj monbiletoj ekfunkcis en la jaro 1796 en la tiama brita kolonio "Ora Bordo" kaj nomatis Gold Coast Ackey - ĝi funkciis ĝis la jaro 1818. Dua valuto, nomiĝanta Okcidentafrika Pundo, validis inter la jaroj 1907 kaj 1958 kaj tria valuto, nomiĝanta Ganaa Pundo, inter la jaroj 1958 kaj 1965.

1965 ĝis 1967 – unua cedio redakti

Lunde, la 19-an de julio 1965 en la ok jarojn antaŭe sendependiĝinta ŝtato Ganao enkondukiĝis oficiala valuto nomata "cedio". Ĝi anstataŭigis la Ganaan Pundon (£G) je kurzo 1,00 £G = 2,40 cedioj. La nova valuto estis ligita al la brita pundo (£) je kurzo 2,40 cedioj = 1 £ .

1967 ĝis 2007 – dua cedio redakti

Post la senpostenigo de Kwame Nkrumah en la jaro 1966 la 23-an de februaro 1967 estis enkondukita la "dua cedio" (ISO-kodo GHC). Precipa kialo estis la deziro kaj de la loĝantaro kaj de la nova registaro forigi la portreton de Nkrumah de moneroj kaj monbiletoj. La ŝanĝokurzo estis 1,00 GHC = 1,20 malnovaj cedioj kaj do 1,00 GHC = 2,00 £.

Eksteraj ligiloj redakti


Notoj redakti