Gandvik en Nord-ĝermana mitologio estas danĝera maro, konata kiel "Golfo de Serpentoj" pro ties sinua formo. Sakso Gramatiko asertis ke Gandvik estis malnova nomo por la Balta Maro (nomo misliterumita Grandvik en kelkaj tradukoj). La legendo supozeble referencas al la Golfo de Botnio. Tamen, estas du kontraŭaj teorioj pri kie estis Gandvik, baze sur la Traktato de Nöteborg de 1323: en la Arkta Oceano aŭ la Golfo de Botnio. Starte el la 1850-aj jaroj, la unua ricevis pli da subteno en tio ke Svedio estis etendinta al la Arkta Oceano, sed ekde la 1920-aj jaroj la lasta teorio akiris pli da subteno. Tamen, Hversu Noregr byggðist, data el la komenca parto de la 13a jarcento, estas laŭ plej opinioj reference al la Blanka Maro kiam ĝi uzas la termino Gandvik.[1]

Referencoj redakti

  1. "Northern Scandinavia during the Middle Ages", parto de In honorem Evert Baudou (1985), Sven Lundkvist