Gangi

komunumo de Italio

Gangi (''Ganĝi'', Ganci en sicilia lingvo) estas itala komunumo, kiu apartenas al la metropola urbo Palermo, en Sicilio. La urbo formas parton de la cirkvito de burgoj plej belaj de Italio kaj estis proklamita "Burgo el burgoj 2014". Fine de 2023 en la komunumo vivis 6 110 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Alimena, Blufi, Bompietro, Calascibetta (EN), Enna (EN), Geraci Siculo, Nicosia (EN), Petralia Soprana kaj Sperlinga (EN).

Gangi
Gangi
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Sicilio
Provinco PA Palermo
Geografia situo 37° 48′ N, 14° 12′ O (mapo)37.814.2Koordinatoj: 37° 48′ N, 14° 12′ O (mapo)
Alto super marnivelo 1.011 m
Areo 127 km²
Loĝantaro 6110 (2023)
Loĝdenso 48 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Alimena, Blufi, Bompietro, Calascibetta (EN), Enna (EN), Geraci Siculo, Nicosia (EN), Petralia Soprana kaj Sperlinga (EN)
Patrono sankta Kataldo
Festa tago 10-a de majo
Nomo de loĝantoj gangitani
Poŝtkodo 90024
Imposta kodo D907
Kodo laŭ ISTAT 082036
Telefona prefikso 0921
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Historio redakti

En la teritorio de Gangi la malkovroj plej antikvaj venas el la bronzepoko, epoko konata pro la kulturo de Castelluccio, kiel atestaĵoj troviĝas pluraj tombejoj el grotoj eltrovitaj en la seĝloko Serra del Vento kaj ankaŭ en Regiovanni kaj Zappaiello, je ĉirkaŭ 16 kilometroj el la nuna loĝata loĝloko. Dum longa tempo ĝin oni identigis kun la legenda kreta urbo Engyon. Rajtigitaj erudiciuloj, esploremuloj el la pasinto kaj ankaŭ el la nuntempo situigas Engyon ĝuste en Gangi (loĝloko Gangivecchio aŭ sur la Monto Alburkjo). Kelkaj arkeologiaj evidentaĵoj tion konfirmas. Fama malnonvepoka historiisto, skribis pri la detruo de la regiono okazinta en 1299 fare de Federiko la 3-a dum la milito de Sicilia vespro. Ĝi estis rekonstruita sur najbara monto: Marone. La unuaj historiografiaj dokumentoj atestas la ekziston de Gangi, tiame situinta sur la origina loĝloko, ĉe la distrikto MalnovGangi (itale Gangivecchio) en la 12a jarcento. Gangi estis poste inkluzivita en la posedaĵoj de la graflando Geraci: en 1195 Henriko la 6-a, kiu en la antaŭa jaro subigis Sicilion kaj kronita kiel ĝia reĝo, asignis ĝin al la familio Craon, ĉe la grafino Guerrera, poste la limoj de ĉi graflando inkluzivis Gangi en la teritorio. En la 13-a jarcento la graflando Geraci falis sub regado de la nobeluloj Ventimiglia.

Ekde la fino de la 15-a jarcento, Gangi, kiel la cetero de Sicilio,tiam parto de la Hispana Imperio, estis submetita al la Inkvizicio. Ĉi tie la prioro de la benediktanoj de Gangivecchio estis turmentita kaj ekzekutita.

Meze de la 16-a jarcento la censoj kaj la malkovroj indikas nombron de ĉirkaŭ 4000 loĝantoj. Ĉirkaŭ la jaro 1572 fondiĝis la kompanio de la familio Bianchi, kiu bonvenigis la plej videblajn sociajn kaj ekonomiajn elementojn de la Ganĝia socio.

En 1625 ano de la familio Graffeo Maniaci aĉetis la teritorion de Gangi al la familio Ventimiglia, akirante en 1629 la titolon Princo de Gangi per koncesio de Filipo la 4-a. La titolo restis ĉe Graffeo ĝis 1652, kiam ĝi pasis kiel doto al la princo de Valguarnera, kies stirpo retenis la titolon ĝis la 19-a jarcento. En la 18-a jarcento fondiĝis la akademioj. La plej konata estis "Akademio de Industriosi" en la masona mondo. La Preĝejo de la Abatejo, aneksita al la benediktana monaĥejo, estis konstruita laŭ projekto de Don Cataldo La Punzina, ĉefpastro de la Preĝejo de Sankta Nikolao.

La 1-an de januaro 1926 la prefekto Cesare Mori plenumis tion, kio probable estis lia plej fama ago, kaj tion oni memoras kiel la sieĝon de Gangi, la bastiono de multaj krimaj grupoj. Kun multaj homoj el la Karabenistoj kaj la Polico li forrastis la vilaĝon kaj serĉis domn post domo, arestante banditojn, mafiajn gefilojn kaj diversajn fuĝantojn. La metodoj efektivigitaj dum ĉi tiu ago estis aparte malfacilaj kaj Mori ne hezitis uzi virinojn kaj infanojn kiel ostaĝojn por devigi la krimulojn kapitulaci.

Bildoj pri Gangi redakti


Eksteraj ligiloj redakti