Gangotri estas urbo kaj nagar panĉaĝat (municipo) en la distrikto Utarkaŝi de la subŝtato Utarakando, Barato. Ĝi estas loko de pilgrimejo por Hinduismo sur la bordo de la rivero Bhagirathi kaj la origino de la rivero Gango, precize en la glaĉerlango de la Glaĉero Gangotri. Ĝi estas sur la Granda Himalajo, je alto de 3 100 metroj. Laŭ populara legendo de Hinduismo, estis tie kie la diino Ganga descendis kiam Ŝivo liberigis la fortan riveron el la bukloj de sia hararo.

Gangotri
Nagar Panchayat
Administrado
Demografio
Loĝantaro 606  (2001) [+]
Geografio
Geografia situo 30° 59′ N, 78° 56′ O (mapo)30.9878.93Koordinatoj: 30° 59′ N, 78° 56′ O (mapo) [+]
Alto 3 415 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Gangotri (Barato)
Gangotri (Barato)
DEC
Gangotri
Gangotri
Situo de Gangotri

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gangotri [+]
vdr
Rivero Bhagirathi kaj Himalajo en Gangotri, Utarakando.

Por pilgrimado de Ĉota Ĉar Dham, Gangotri estas ofte vizitata post Jamunotri (en la okcidenta regiono de Montetoj Garhŭal). Pilgrimantoj ĝenerale faras Utarkaŝi sia bazejo. La tempo necesa el Utarkaŝi ĝis la templo de Gangotri estas de ĉirkaŭ 4 horoj ŝosee.

Fotaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti