Ganimedo (mitologio)

Ganimedo (malnovgreke Γανυμήδης, latine Catamitus) estis en la greka mitologio filo de la troja reĝo Troso kaj ties edzino Kalirhoo.

Ganimedo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Nacieco Trojo
Okupo akvisto
Patro Tros
Patrino Callirhoe
Gefratoj IloAsarako
vdr

Ganimedo estis bela junulo, reĝido. Lia beleco ne eskapis el atentemo de la plej alta dio Zeŭso, kiu eksopiris je li kaj sendis en Trojon aglon (aŭ li mem transformiĝis en ĝin). La aglo transportis Ganimedon en Olimpon kaj Zeŭso faris el li kelneron de la dioj. Patro de la junulo ricevis donace pro tio paron da rapidaj ĉevaloj, eble ankaŭ cizelitan oran viton, kreaĵon de Hefesto mem.

Rangplialtigo de Ganimedo ofendis Zeŭsan edzinon Heron, ĉar kelnerino en Olimpo antaŭ li estis ŝia filino Hebo.

Pli poste Zeŭso levis Ganimedon sur ĉielon kaj donis al li lokon en konstelacio Akvisto.

Reflekso en arto redakti

Fiziognomio de Ganimedo ekzistas en multaj verkoj de la antikvaj kaj modernaj artistoj:

  • el la antikva epoko estas la plej konata statuo de Leoĥar "Ganimedo forportata de aglo" el la duono de la 4-a jarcento a.K., kies kopio estas en la Vatikana muzeo,
  • Ganimedo verŝanta nektaron por la aglo, kopio de pli malnova greka statuo, situas en la sama loko,
  • Ganimedo kun la aglo estas bona romia kopio laŭ la originalo el la Praksitela skolo (verŝajne el la komenco de la 3-a jarcento a.K., en la Sankt-Peterburga Ermitejo),
  • Rembrandta bildo Forrabo de Ganimedo, el la jaro 1635, en Dresdena galerio,
  • statuo de Bertel Thorvaldsen "Ganimedo kun la aglo" (el la jaro 1805, nun en kopenhaga Thorvaldsen muzeo),
  • statuo de Tilgner "Ganimedo" el la jaro 1888 fronte de Nacia teatro en Bratislavo,
  • Corregia Forrabo de Ganimedo, kiu iam ornamis bildgalerion de la Praga Burgo, nuntempe estas en la roma Vila Borghese.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ganymédés en la ĉeĥa Vikipedio.

Vidu ankaŭ redakti