Ganzi-a Tibetana Aŭtonoma Subprovinco

Ganzi-a Tibetana Aŭtonoma Subprovinco estas aŭtonoma subprovinco de Ĉinio en la provinco Siĉuano. Ĝi fondiĝis en novembro de la jaro 1950 kaj estas unu el la tri tradiciaj regionoj loĝataj de la tibetanoj. Ĝi havas 153 mil kvadratajn kilometrojn kaj sume 900 mil loĝantojn el 25 naciecoj, inkluzive de tibeta, han-a, yi-a kaj aliaj naciecoj, kaj la nombro de la tibetanoj okupas 78,5% de la totala loĝantaro de la subprovinco.

skema mapo de la teritorio
la impona monaĥejo Ganzi