Gao Xingjian

Gao Xingjian (naskiĝinta la 4-an de januaro 1940 en Tajĝou (Ĝjangsuo)) estas ĉina verkisto kaj pentristo.

Gao Xingjian
Nobel-premiito
Persona informo
高行健
Naskiĝo 4-an de januaro 1940 (1940-01-04) (84-jaraĝa)
en Ganxian District
Lingvoj francaĉina vd
Ŝtataneco Popola Respubliko ĈinioFrancio vd
Alma mater Pekina Fremdlingva Universitato • Nanjing Jinling High School vd
Partio Komunista Partio de Ĉinio vd
Profesio
Okupo verkisto • pentristo • tradukisto • romanisto • dramaturgo • literaturkritikisto • filmreĝisoroscenaristo vd
Verkado
Verkoj The Other Shore ❦
Soul Mountain vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La verkisto en 2008.

Vivo redakti

Post la studo de la francaj lingvo kaj literaturo kaj tradukistaj laboroj li suferis je malfacilaĵoj dum la t.n. Kultura Revolucio kaj devis vivi en internigejoj kaj fari punlaborojn. De 1981-88 li estis dramaturgo en Pekino. Lia teatraĵo "La bushaltejo" (premiero 1983), alegorio je la fiaskinta malfaldiĝo post la Kultura Revolucio, estis kritikata kaj en Ĉinio kaj en la okcidentaj landoj: en Azio por esti tro nihilisma, en Eŭropo por esti simpla imitado de la verko Atendante Godoton de Samuel Beckett.

Post la malpermeso de siaj verkoj la verkisto ekvivis en Parizo en 1988 kaj akiris la francan ŝtatanecon en 1998.

Temoj kaj literatura tekniko redakti

Liaj avangardaj dramoj rezignas pri divido en scenoj kaj aktoj kaj funkciigas voĉojn kaj internajn monologojn. Ili ne bezonas luksajn kaj elspezigajn scenejajn dekoraciojn sed aplikas lumajn kaj sonajn efektojn. Iliaj temoj estas elĉerpita el la ĉiutaga vivo kaj ĝis nun ofte tabuitaj en Ĉinio, p.e. pri konfliktoj inter la generacioj aŭ pri la junula kriminaleco.

Ekde la 1990-aj jaroj li skribas romanojn, kiuj respegulas la kompleksecon de homa ekzisto laŭ ŝanĝantaj rakontperspektivoj ("La monto de la animoj", 1990).

Premio nobela redakti

En 2000 oni aljuĝis al li la nobelpremio pri literaturo.

Verkoj (elekto) redakti

  • La sovaĝuloj (1985)
  • La alia bordo (1986)
  • La libro de soleca homo (1999)

Literaturo redakti