La gaoj estas etno, kiu vivas en la afrikaj ŝtatoj Ganao, Togolando kaj Benino. Aliaj nomoj de la gaoj estas Gain, Amina, Accra aŭ Acra. En Ganao vivas 625.000, en Togolando 32.000, en Benino 8.6000 gaoj.

Gaoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La plej multaj gaoj ankoraŭ hodiaŭ vivas en la sudorienta marborda regiono ĉirkaŭ Akro (Accra), la ĉefurbo de Ganao, kiun la gaoj en la 15-a jarcento fondis kiel komercsetlejon.

Lingvo redakti

La gaa lingvo estas parenca kun la dagmea kaj la kroboa.

Proksimume 665.000 homoj[1] parolas la gaan, kio korespondas proksimume al 3 % de la ganaanoj.

La gaa lingvo apartenas al la etnolingvistika grupo gaa-dagmea lingvaro en la kvaaj lingvoj.

Konataj gaoj redakti

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti