Garaballa [garaBAja] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Garaballa
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16312
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Aurelia Palomares Abril (PP)
Demografio
Loĝantaro 72  (2016)
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 49′ N, 1° 22′ U (mapo)39.8125-1.3747222222222Koordinatoj: 39° 49′ N, 1° 22′ U (mapo) [+]
Alto 954 m [+]
Areo 71,88 km² (7 188 ha)
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Garaballa (Provinco Kvenko)
Garaballa (Provinco Kvenko)
DEC
Garaballa
Garaballa
Situo de Garaballa
Garaballa (Hispanio)
Garaballa (Hispanio)
DEC
Garaballa
Garaballa
Situo de Garaballa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Garaballa [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La lokano nomiĝas "garaballero". La censita loĝantaro en 2016 estis de 72 loĝantoj kaj la denseco estas de 1 loĝ/km².

Situo redakti

Garaballa estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la plej orienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 954 m super marnivelo.

La areo de ties teritorio estas de 71,88 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°48′45″N 1°22′29″Ok.

Ĝi limas kun la municipoj Narboneta, Talayuelas, Mira, Aliaguilla, Henarejos kaj Landete.

Historio redakti

Estas kastelo de araba deveno de la 9-a jarcento. La noo de la vilaĝo devenas el la araba lingvo.

La loĝantaro atingis pinton en la 1920-aj jaroj. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20-a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Garaballa, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Garaballa kie oni duoniĝis al la nunaj 72 dum nur la lastaj 25 jaroj.

Post la Hispana Transiro al demokratio la urbestro estis lastatempe de la dekstra partio PP.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie, krom ĉasado. Servoj kaj loĝejoj (rura turismo).

Monumentoj redakti

 
Parta vidaĵo (okcidenta) de la domaro de Garaballa (Cuenca), el la Monaĥejo de Tejeda, año 2014.
 
Parta vidaĵo de la domaro de Garaballa (Cuenca), kun detalo de la Monaĥejo de Tejeda fone, 2014.

Vidu ankaŭ redakti