Garcia de Orta (aŭ Garcia d'Orta) (1501? – 1568) estis portugala renesanca sefarda kuracisto, herbisto kaj naturalisto. Li estis pioniro de tropika medicino, farmakokono kaj etnobotaniko, laborinta ĉefe en Goa, tiam portugala kolonio en Barato. Garcia de Orta uzis eksperimentan alproksimigon al identigo kaj uzado de herbaj medicinoj pli ol la tradician alproksimigon al uzado de ricevita sciaro. Lia magnum opus (granda verko) estis libro pri la simplaĵoj (herboj uzitaj solaj) kaj aliaj drogoj publikigita en 1563 nome Colóquios dos simples e drogas da India, nome la plej frua traktaĵo pri medicinaj kaj ekonomiaj plantoj de Barato. Carolus Clusius tradukis ĝin en Latinon kio estis amplekse uzata kiel normiga referenca teksto pri medicinaj plantoj. Garcia de Orta mortiĝis antaŭ la Inkvizicio ekfunkciis en Goa sed en 1569 lia fratino estis bruligita sur ŝtiparo laŭ akuzo esti sekreta judo kaj bazite sur ŝia konfeso liaj restoj estis poste eltombigitaj kaj bruligitaj kun lia bildo. Memormonumentoj agnoskantaj liajn kontribuojn estis konstruitaj kaj en Portugalio kaj en Barato.

Garcia de Orta
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1498 (1498-11-30)
en Castelo de Vide
Morto 30-an de novembro 1567 (1567-11-30) (69-jaraĝa)
en Goao
Lingvoj latinaportugala
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio
Alma mater Komplutensa Universitato de MadridoUniversitato de Salamanko
Okupo
Okupo botanikistokuracisto • universitata instruisto • kuracplantisto • natursciencisto
vdr
Kovrilpaĝo de Colóquios dos Simples e Drogas da India (1563)

Notoj redakti

Referencoj redakti

  • Ficalho, C.. (1886) Garcia de Orta e o seu tempo. Imprensa Nacional.
  • Roddis, Louis (1931). “Garcia da Orta, the first European writer on tropical medicine and a pioneer in pharmacognosy”, Annals of medical history 1 (2), p. 198–207. 
  • Révah, I. S. (1960). “A família de Garcia de Orta”, Revista da Universidade de Coimbra 19, p. 407–420. 

Eksteraj ligiloj redakti