Garde à vue (filmo)

Garde à vue (Gardado ĉe vido) estas franca filmo de Claude Miller, aperinta en 1981.

Gardado ĉe vido
filmo
Originala titolo Garde à vue
Produktadlando Francio
Originala lingvo franca
Kina aperdato 1981
Daŭro 90 min.
Ĝenro detektivo
Kameraado Bruno Nuytten
Reĝisoro(j) Claude Miller
Produktisto(j) Georges Dancigers, Alexandre Mnouchkine
Scenaro Claude Miller, Michel Audiard, Jean Herman
Laŭ la verko de Brainwash fare de John Wainwright
Muziko de Georges Delerue
Ĉefrolantoj Romy Schneider, Michel Serrault, Lino Ventura, Guy Marchand
Honorigoj César Award for Best Writing • César Award for Best Actor • César Award for Best Editing • César Award for Best Supporting Actor
IMDb
vdr

Temo redakti

Iun silvestran vesperon, la korpoj de du knabinetoj, mortigitaj kaj perfortitaj, ĵus estis trovitaj en la dunoj.

Inspektoro Antoine Gallien, helpata de sia kunulo Belmont, akceptas en policejo notarion Martinaud, lokan burĝon. Martinaud bone konis unu el la knabinetoj, kaj ia mistero ŝvebas super lia privata vivo. Prema kaj senkompata senelira kunfruntiĝo komenciĝas...

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Inspektoro Gallien komence ne kredas, ke temas pri la murdisto, tamen la ambigua sinteno de Martinaud, kies kolero iom post iom grandiĝas, kiam indicoj akumuliĝas kontraŭ li, ŝanĝas lian opinion: de atestanto, li fariĝas suspektato kaj Gallien gardas lin ĉe vido, Martinaud volante forlasi la policejon. Gallien tamen estas ĝenata de manko de pruvoj, kaj sciigas tion al sia superulo. Li retrovas Martinaud rastita de sia kunulo sed rifuzas denunci lin. La alveno de la edzino de Martinaud semas perturbon: laŭ ŝi, ŝia edzo (kun kiu seksaj rilatoj estas nulaj) havas nekonvenan emon al infanoj, kaj ŝi diras, ke ŝi pretas doni al inspektoro indicon kulpigantan ŝian edzon por unu el la murdoj. Martinaud tiam rezignas kaj rakontas la murdojn.

Tiam alvenas turnopunkto: la vera murdisto estas arestita kaj konfesas ĉion. Gallien forgardas Martinaud, kaj pridemandita de tiu ĉi - ĉu li kunvokus al tribunalo Camille, cititan de lia edzino, laŭ kiu Martinaud parolus al ŝi logmaniere -, la inspektoro ŝajnigas nekomprenon. Martinaud eliras kaj retrovas sian edzinon memmortigintan - post ŝi ĉeestis la malkovron, kiu senkulpigis lian edzon - en ilia aŭto. La filmo finiĝas per la konsternita vizaĝo de Gallien.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Teĥnikaĵoj redakti

Rolularo redakti

Pri la filmo redakti

La estonta kantistino Elsa ludas unuafoje en kino, en rolo de Camille, knabineto al kiu Jérôme Martinaud enamiĝas, kio provokas ĵaluzon de lia edzino.

Frap-frazoj redakti

  • Mastro Martinaud: «Mi ne plu memoras kiu diris: oni ĉesas esti sekure, kiam oni trapasas pordon de policejo. Kun vi, ciferumi la telefon-numeron de polico jam hirtigas mian haŭton.»
  • Mastro Martinaud: «Putinoj estas virinoj, kiuj donas al vi multe por relative malmulte da mono. La malo de Chantal (lia edzino).»

Adaptoj redakti

Rekompencoj redakti

1982:

Eksteraj ligiloj redakti