Gare Montparnasse

fervoja stacidomo en Francio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Montparnasse, Turo Montparnasse kaj Montparnasse - Bienvenüe (pariza metrostacio).

Gare Montparnasse ​[ɡaʁ mɔ̃paʁnas], oficiale Paris-Montparnasse (france gare de Paris-Montparnasse [ɡaʁ də paʁi mɔ̃paʁnas]) estas unu el la sep grandaj stacidomoj de Parizo de SNCF, situanta inter la 14-a kaj 15-a arondismentoj, en la suda parto de Parizo. Ĝi estas la kvara stacidomo de Parizo laŭ la trafiko: proksimume 50 milionoj da vojaĝantoj ĉiujare.

Gare Montparnasse
Gare Montparnasse
Gare Montparnasse
kapostacio • stacio sur tera surfaco • fervoja stacidomo
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 14-a / 15-a
Geografia situo 48° 50′ 28″ N, 2° 19′ 14″ O (mapo)48.8411572.320474Koordinatoj: 48° 50′ 28″ N, 2° 19′ 14″ O (mapo)
Gare Montparnasse (Parizo)
Gare Montparnasse (Parizo)
DEC
Gare Montparnasse
Gare Montparnasse
Gare Montparnasse
Situo sur mapo de Parizo
Map
Gare Montparnasse
Ecoj
Trakoj 28
Kajoj 15
Tarifa zono IDF/1
Jara trafiko 56 862 435 vojaĝantoj (2022)
Historio
Malfermo 10-a de septembro 1840
Administrado kaj utiligado
Proprietulo SNCF
Trafikanto SNCF
Kodo UIC 87391003
87391102 (Vaugirard)
Trajno-linioj
 ·  · Intercités · Fret SNCF
Pliaj informoj
En TTT Gare Montparnasse ĉe "SNCF"
vdr
Areoj priservataj de stacidomoj de Parizo

Ĝi situas ĉe kilometra punkto (PK) 000,400 de la linio Paris-Montparnasse - Brest (420000).

La stacidomo, kiu enhavas 28 fintrakajn vojojn, estas la kapostacio de longdistancaj trajnoj (interalie TGV), kiuj aliras la okcidentajn regionojn ĉe la Atlantika Oceano kaj la Manika Markolo, kaj ankaŭ de antaŭurbaj trajnoj irantaj al Versailles, Dreux, Rambouillet kaj Mantes-la-Jolie tra Meudon.

La stacidomo Montparnasse estas la sola granda pariza stacidomo, kiu estis rekonstruita dum la 20-a jarcento. La nova stacio estis konstruita kadre de grandaj laborkonstruoj, kiuj inkluzivis la turon Montparnasse.

Kapostacioj de Parizo

Trajnaj linioj redakti

La rapidaj trajnoj forirantaj de Paris-Montparnasse iras al:

Ankaŭ regionaj trajnoj (TER) iras de tiu stacidomo al la regiono Centro-Valo de Luaro (reto TER Centro-Valo de Luaro).

Paris-Montparnasse estas ankaŭ la deirpunkto de okcident-francilia parto de la reto Transilien: Transilien N.

Interkonektoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti