Gare d'Orsay

fervoja stacidomo en Francio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Musée d'Orsay kaj Musée d'Orsay (stacidomo).

Gare d'Orsay estas estinta Pariza stacidomo kaj hotelo, kontruita en 1900 laŭ dezajnoj de Victor Laloux, Lucien Magne kaj Émile Bénard; ĝi servis kiel kapostacio de "Chemin de Fer de Paris à Orléans" (Fervojo Parizo - Orléans). Ĝi estis la unua terminalo de elektraj urbaj fervojoj en la mondo, malfermita la 28-an de majo 1900, ĝustatempe por la Universala Ekspozicio de Parizo de 1900.[1] Post la fermo de la stacidomo, ĝi estis denove malfermita en decembro 1986 kiel Musée d'Orsay, arta muzeo. La muzeo estas nun priservata de samnoma stacidomo de RER C Musée d'Orsay.

Gare d'Orsay
PARIZO - Gare d'Orléans kaj Quai d'Orsay
PARIZO - Gare d'Orléans kaj Quai d'Orsay
fervoja stacidomo • stacidoma hotelo
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 7-a
Geografia situo 48° 51′ 37″ N, 2° 19′ 31″ O (mapo)48.8603322.325389Koordinatoj: 48° 51′ 37″ N, 2° 19′ 31″ O (mapo)
Gare d'Orsay (Parizo)
Gare d'Orsay (Parizo)
DEC
Gare d'Orsay
Gare d'Orsay
Gare d'Orsay
Situo sur mapo de Parizo
Map
Gare d'Orsay
Ecoj
Tarifa zono IDF/1
Historio
Malfermo 28-a de majo 1900 (Compagnie du chemin de fer de Paris à Orléans)
Fermo 1958
Arkitekto Victor Laloux
Administrado kaj utiligado
Proprietulo SNCF
Trafikanto SNCF
vdr

Gare d'Orléans redakti

Estis surskribite «PARIS-ORLEANS» (Parizo-Orleano) sur la fasado de la stacidomo, kaj oni unue referencis al ĝi per la nomo Gare d'Orléans (t.e. Stacidomo de Orléans, same kiel por alia pariza stacidomo, nome Gare d'Austerlitz), kiel atestas malnovaj dokumentoj.

Referencoj redakti

  1. PRR Chronology, p. 32 (Marto 2005). Alirita 16 julio 2010.

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gare d'Orsay en la angla Vikipedio.