Gare de la Bastille

fervoja stacidomo en Francio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Bastille, Bastille (pariza metrostacio), Operejo Bastille kaj Placo Bastille.

Gare de la Bastille (france Gare de Paris-Bastille) estis stacidomo en Parizo. La stacidomo estis malfermita en 1859 kaj servis kiel kapostacio de la 55 km-longa linio al Vincennes kaj Verneuil-l'Étang. La linio estis malfermita nur por priservi la Fortikaĵon de Vincennes, kaj estis plilongigita al La Varenne-Saint-Hilaire kaj poste al Brie-Comte-Robert. La linio fine atingis Verneuil-l'Étang en 1892, kaj estis konektita al la linio de Mulhouse. Parto de la linio estis inkluzivita en la RER A la 14-an de decembro 1969. La stacidomo estis malkonstruita en 1984 por ke Operejo Bastille povu esti konstruita.

Gare de la Bastille
Gare de la Bastille en la 1980-aj jaroj
Gare de la Bastille en la 1980-aj jaroj
fervoja stacidomo • pereinta konstruaĵo • fantoma metrostacio
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 12-a
Geografia situo 48° 51′ 9″ N, 2° 22′ 14″ O (mapo)48.85252.3705Koordinatoj: 48° 51′ 9″ N, 2° 22′ 14″ O (mapo)
Gare de la Bastille (Parizo)
Gare de la Bastille (Parizo)
DEC
Gare de la Bastille
Gare de la Bastille
Gare de la Bastille
Situo sur mapo de Parizo
Map
Gare de la Bastille
Historio
Malfermo 22-a de septembro 1859
Fermo 15-a de decembro 1969
Arkitekto François-Alexis Cendrier
Administrado kaj utiligado
Proprietulo "Chemins de fer de l'Est" (1859-1938)
SNCF (1938-1969)
Trajno-linio Vincennes
vdr

Gare de Vincennes redakti

Estis surskribite «CHEMIN DE FER DE VINCENNES» (Fervojo de Vincennes) sur la fasado de la stacidomo, kaj oni unue referencis al ĝi per la nomo Gare de Vincennes (Stacidomo de Vincennes), kiel atestas malnovaj dokumentoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti