Garegino la 2-a (armene, Գարեգին Բ, ankaŭ Karekin) estas la nuna katolikoso kaj super patriarko de la Armena Apostola Eklezio.

Garegino la 2-a
Archbishop of the Armenian Apostolic Church
Persona informo
Սահակ Բ Խապայան
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1951 (1951-08-21) (72-jaraĝa)
en Voskehat
Religio Armena Apostola Eklezio vd
Lingvoj armenarusaklasika armena vd
Ŝtataneco SovetunioArmenio vd
Alma mater Bonna universitatoGevorkjan Teologia Seminario vd
Familio
Gefratoj Yezras vd
Profesio
Okupo pastro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis sub la nomo Krtiĉ Nersesjan en Voskehat (Armenio) la 21-an de aŭgusto 1951. En 1965 li eniris en la seminarion. En 1970 li iĝis diakono. En 1971 li diplomiĝis kun honoroj. Tiam li estis ordinita pastro. En la 1970-aj jaroj la Katolikoso helpis kaj inspiris lin studi ekster Armenio. Li daŭre studis en Vieno, ĉe la Universitato de Bonn, kaj en Zagorsk (Rusio). Post 1979 li fariĝis grava en Armenio kaj la 23-an de oktobro 1983 li estis nomumita episkopo en Eĉmiadzin. Li fariĝis ĉefepiskopo en 1992.

En 1988 li ludis gravan rolon helpante la viktimojn de la Armenia Tertremo en 1988. Li konstruis plurajn preĝejojn kaj lernejojn. Li montris intereson pri la uzo de moderna teknologio kaj telekomunikiloj favore al la vivo de la eklezio kaj al la kompromiso de la problemoj kaj la heredaĵo de Sovet-Unio.

En 1999 li estis elektita Katolikoso de Armenio kaj de ĉiuj armenoj en Eĉmiadzino, sukcedante la antaŭan katolikoson Garegino la 1-a. Liaj rilatoj kun Johano Paŭlo la 2-a estis ĝenerale pozitivaj. Garegino la 2-a ricevis la pontifikan viziton en Armenio.

En 2000 li vizitis Vatikanon por inviti la papon Johano Paŭlo la 2-a viziti Armenion. En 2006 li pasigis unu semajnan viziton en Istanbulo (Turkio) por viziti la ekumenan patriarkon Bartolomeo la 1-a kaj beni la armenan komunumon en la urbo. Dum lia vizito li kaŭzis diskutadon pri la armena genocido farita de Turkio.