Garudo

hinda mita birdo

Garudo estas mita besto, homaglo de Hindujo, nun konata en Birmo, Vjetnamujo, Laoso, Kamboĝo, Tajlando, Indonezio kaj Malajzio. Ĝi havas aglajn kapon, flugilojn, ungojn, bekon kun viraj trunko kaj membroj. La flugiloj estas ruĝaj, la vizaĝo blanka, la korpo brile ora. Por hinduoj, Garudo estas sankta birdo, sur kiu rajdas la granda dio Viŝnuo, konservanto de la Mondo. Garudo speciale malamas kaj mortigas serpentojn, kaj rajtas formanĝi grandajn fiulojn. Sed hinduismo kaj budhismo ofte intermiksiĝas; laŭ aldona tradicio, Garudo ĉiutage manĝis unu serpenton, ĝis li renkontis budhisman princon, kiu kompatis ĉion vivantan, eĉ serpentojn.

Garudo
mita birdo • hindua dio • Characters in the Ramayana
Verko Ramajano
Informoj
Originala nomo गरुड
Eble sama Simurgo
Sekso vira
Patro Kashyapa
Patrino Vinata
Gefratoj Aruṇa
vdr

La mita kreaĵo bildiĝas interalie en la naciaj emblemoj de Indonezio kaj de Tajlando, kaj ankaŭ en la blazono de la urbo Ulaanbaataro, la ĉefurbo de Mongolio.

La emblemo de Indonezio

Vidu ankaŭ redakti