Gasakva kontakto estas limo inter libera gaso kaj tavola akvo en gaskuŝejo.

Temas pri ebeno, kiu povas esti horizontala aŭ oblikva. Ĝia alteco dependas de litologiaj kaj fiziko-kemiaj ecoj de la tavoloj-kolektujoj, iliaj filtro-volumenaj ecoj, ktp. Dum prospektorado ekzistas komenca gasakva kontakto, dum ekspluatado formiĝas la aktuala gasakva kontakto.

Literaturo redakti

  • Кузьмук, Л. Г.. [2004] Р. И. Вяхирев: Газоводяной контакт // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 80. ISBN 5-85270-327-3.