Gaskona lingvo

formo de okcitana lingvo parolata en sudokcidenta Francio kaj Katalunio

La Gaskona estas dialekto de la Okcitana lingvo, parolata plejparte en la franciaj departementoj Pyrénées-Atlantiques, Hautes-Pyrénées, Landes, Gers, Gironde, parto de Lot-et-Garonne, parto de Haute-Garonne, kaj parto de Ariège) - kaj aldone en la eta hispania valo Val d'Aran, en nord-okcidenta Katalunio. Entute ĝi estas parolata de iom pli ol kvaronmiliono da homoj. Iuj lingvistoj konsideras ĝin aparta lingvo. La gaskona havas kvar subdialektojn:

Gaskona lingvo
Gascon
dialekto
okcitana lingvo
Parolata en Francio kaj Hispanio
Parolantoj 250 000
Denaskaj parolantoj 250 000
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Italika
Latinida
Okcitana lingvo
Gaskona lingvo
Lingva statuso 3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 oci
  ISO 639-3 gsc
  Glottolog gasc1240
Angla nomo Gascon
Franca nomo gascon
Vikipedio
vdr
Okcitanio

El tiuj, nur la arana estas parolata en Arana valo (Katalunio, Hispanio). Tiu subdialekto esti forte influita de la kataluna kaj aragona lingvoj. Tiuj influoj diferencigas ĝin de la gaskonaj subdialektoj parolataj en Francio. La okcitana, la hispana kaj kataluna lingvoj kune estas oficialaj en Katalunio.

La gaskona kaj eŭska lingvoj havis multajn influojn unu sur la alian. La eŭska subtavolo de la gaskona kaŭzas ties plej elstarajn malsimilaĵojn kun la aliaj okcitanaj dialektoj, ekzemple la ŝanĝo de komenca /f/ en la ĝenerala okcitana al /h/ (langedoke: fuec, gaskone: huec; langedoke: farina, gaskone: haria).

Uzo de la lingvo redakti

Enketo dum 1982 en Bearno indikis, ke 51% de la loĝantoj parolis gaskone, 70% komprenis ĝin, kaj 85% esprimis favoran opinion rilate al la protekto de la lingvo.

Ekzemplaj vortoj redakti

esperante gaskone
tero tèrra
ĉielo cèu
akvo aiga
fajro huec
viro òmi / òme
virino hemna
manĝi minjar / manjar
trinki béver
granda gran
eta petit
nokto nueit / net
tago dia / jorn

Ligoj redakti