Gastamo estas la rilato inter gasto kaj gastiganto, tiele ke la gastiganto ricevas la gaston kun iom da bonvolo en sian hejmon, inkluzive de la akcepto kaj distro de gastoj, vizitantoj aŭ fremduloj. Louis, kavaliro de Jaucourt, priskribis gastamon en la Encyclopédie kiel la virton de granda animo, kiu zorgas pri la tuta universo per la ligoj de la homaro.

Abraham kaj liaj gastoj, la tri anĝeloj, ilustraĵo el la 16-a jarcento.

Gastamo estas grava valoro (bonkora ago) en diversaj kulturoj pri provizo de fremda persono kiu estas renkontita for de sia hejmloko, sed nature tiu ĉi koncepton havas malsamajn signifojn en diversaj kulturoj de la mondo kaj en diversaj tempoj de la historio.

Gastamo estas ankaŭ la maniero, kiel homoj traktas aliajn, tio estas la servo de bonvenigo de ricevantaj gastoj ekzemple en hoteloj. Gastamo ludas fundamentan rolon por pliigi aŭ malpliigi la volumon de vendoj de organizo. En la post industriproduktanta ekonomia epoko, pli kaj pli da laboristoj estas provizantaj personajn servojn kaj laboras en la tiel nomata gastama industrio.

En la Biblio redakti

La historio de Abraham redakti

 
Abraham kaj la tri anĝeloj (akvarelo ĉ. 1896–1902 de James Tissot).

La libro de Genezo rakontas pri Abraham sidanta en la pordo de lia tendeja hejmo je la varmego de la tago. Tiam montriĝis al li de fora distanco tri homoj, li tuj kuris al ili kaj venigis ilin en sian tendon. Abraham kaj lia domanaro tre penis kaj multe laboris por ilia bonfarto. En la juda tradicio, la figuro de Abrahamo fariĝis la figuro plej identigita kun ĉi tiu valoro de gastamo.

La historio de Lot redakti

Alia rolulo en la libro de Genezo asociita kun gastamo estas Lot. Antaŭ la la pundetruo de Sodomo kaj Gomoro Dio sendas al la urbo du anĝelojn maskitaj kiel ordinaraj viroj, ŝajne temas pri du el la tri "homoj", kiuj renkontiĝis kun Abrahamo. Lot sidanta ĉe la urba pordego renkontas ilin kaj salutas ilin kun gastamo. Kvankam ili esprimas deziron tranokti surstrate, li insistas, ke ili restu ĉe lia hejmo. La malbonaj homoj de Sodomo postulis, ke Lot donu siajn gastojn al ili - ŝajne por seksperforto. Lot protektis siajn gastojn per sia korpo kontraŭ la homamaso, kiu kolektiĝas ĉirkaŭ lia domo, kaj eĉ ofertis siajn filinojn anstataŭ la gastojn.

Gastamo ĉe la beduenoj redakti

 
Beduena kafoceremonio.

La beduenoj, la loĝantoj de la dezerto, estas famaj pro sia gastamo. Laŭ tradicio, la bedueno devas gastigi ĉiun homon sendepende de kiu li estas, servi la gaston bone kaj eviti fari al li demandojn dum tri tagoj. Se la gasto havas celon aŭ kialo, por kiu li venis, li malkaŝu ĝin en la orelojn de la gastiganto post ĉi tiuj tagoj. La gasto povas mallongigi la periodon de sia restado laŭ siaj bezonoj. La gasto kutime gastas ĉe la kunvenejo por la viroj. Foje ĝi estas la tendo de la pli aĝa de la grandfamilio kaj foje ĝi estas aparta strukturo de la tendaro kaj norde de ĝi. La gasto restos tie kaj ankaŭ ricevos siajn manĝojn tie. La celo de la manĝo estas malebligi renkontiĝojn inter la gasto kaj la virinoj de la tendaro, por protekti moralecon.

Eleganta kutimo estas oferi ŝafojn la unuan tagon honore al la gasto. La ceterajn tagojn la gasto manĝas kion manĝas la gastigantoj. Trinki kafon kun la gasto estas speciala ceremonio. Estas kutime trinki la kafon per trinketoj por bongustigi ĝin kaj ĉe la fino de la trinkaĵo transdoni la tason al la gastiganto. Oni povas trinki unu aŭ du tasojn da kafo sed evitu trinki trian tason da kafo. La gastiganto ankaŭ devas zorgi pri la rajdanta besto de la gasto kaj provizi al li manĝaĵon kaj trinkaĵon kiujn li konsumos survoje.

La gasto ne rajtas peti ion ajn, ĉar la gastiganto provizu ĉiujn siajn bezonojn eĉ sen demandi. La solaj permesataj petoj estas demandi la direkton al la urbo Mekko, por ke li direktiĝu en sia preĝo, kaj ankaŭ demandi, kie li povas fari siajn necesaĵojn: tio signifas improvizan necesejon, kie li feku en truo ĉe la tero.

Post disiĝo de la gastiganto, la gasto laŭdire laŭdas la gastiganton por pliigi liajn dignon kaj valoron.

Gastamo en kristanismo redakti

Gastamo, estas unu el la sep principoj de bonkoraj agoj en kristanismo. Tiu komunikas la ordonon ami aliajn.

Gastamo en Esperantujo redakti

 
Frua (1895) publika invito gasti per Esperanto – anonco de Ilja Ostrovskij el Jalto en La Esperantisto.

Ĉar ekde la komenco de la disvastigo de Esperanto, la parolanta komunumo iĝis ia diasporo, al tiu plaĉis la alveno de gastoj kun kiu eblu komuniki per la komuna lingvo, male al la najbaroj, kiuj ne scipovas ĝin. Tial abundas la rakontoj ekde la frua epoko (fino de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj pri veturantoj kiuj ricevis gastamon de aliaj esperantistoj, despli abunde okaze de helpobezono, ekzemple dum milittempo ktp. Simile oftis diversaj projektoj por faciligi al la komunumo la ampleksan uzadon de la aliro al gastamo, ekzemple per Pasporta Servo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligoj redakti