Gastmuzikisto estas muzikisto en muzika ensemblo, (orkestro, ĉambra muzikistaro, ĵazbandego ktp.), kiuj ne daŭre apartenas al ĉi tiu muzikistaro, sed estas dungita por certaj koncertoj aŭ sonregistradoj. Ĉi tio povas koncerni malofte ludatajn instrumentojn, kiuj tamen por certa peco estas nemalhaveblaj, ekz. saksofono en simfoniorkestro aŭ arĉinstrumentoj en ĵazbando.

Gastmuzikistoj povas prezentebligi pli grandan spektron da repertuarverkoj – ekz. per aldonataj blovinstrumento en ĉambrorkestro, kies bazo konsistas nur el arĉinstrumentoj. Gastmuzikistoj ricevas kutime fiksan inkluzivpagon por provludo, tago aŭ prezentado. Multaj muzikistoj ĉefe laboras kiel gastmuzikistoj en variaj ensembloj. En ĵazo gastmuzikisto ofte ne nur estas mendebla muzikisto, sed jam fama kaj sukcesa muzikisto, kiu ornamas certan projekto (ekz. sonregistraĵo), enigante sian artistan renomon.

Literaturo redakti

  • Hans-Jürgen Homann: Praxishandbuch Musikrecht: Ein Leitfaden für Musik- und Medienschaffende, Berlin: Springer 2007, S. 284f.