Gastroknemia muskolo

Ĉe homoj, la gastroknemia muskolo (el la latinaj, kaj siavice el la grekaj γαστήρ "stomako" kaj knēmē "kruro"; signife "krurostomako", reference al la buleca formo de la suro) estas tre pova surfaca dupenata muskolo kiu estas en la malantaŭa parto de la krurmalsupro. Ĝi etendas el siaj du kapoj ĝuste sub la genuo al la kalkaneo, kaj gravas por stari, piediri, kuradi kaj salti. Kun la solea muskolo ĝi formas la suron. Ties funkcio estas fleksi la plandon ĉe la maleolo kaj fleksi la kruron ĉe la genuo. Per studo de 1967 farita per elektromiografio, Herman kaj Bragin konkludis, ke ties plej grava rolo estas plandofleksi ĉe grandaj kutiriĝoj kaj en rapidaj disvolviĝoj de ŝtreĉiĝo.[1]

gastroknemia muskolo

Aldonaj bildoj redakti

Notoj redakti

  1. Hamilton, Nancy. (2001) Kinesiology: Scientific Basis of Human Motion, 10‑a eldono, McGraw-Hill. ISBN 978-0-07-248910-1.