atotkaĉoGhatotkacha (sanskrite घटोत्कच, IAST Ghaṭotkaca, laŭvorte: "Kalva ujo") estas grava rolulo en Mahabarato.[1] Lia nomo venas el la fakto, ke lia kapo estis senhara (utkaĉa) kaj kun formo de gatamo.[2] Gatotkaĉo estis la filo de la Pandava Bimo kaj de la demonino Hidimbi.

Gatotkaĉo
homoogro
Verko Mahabarato
Informoj
Sekso vira
Patro Bimo
Patrino Hidimba
Edzo/Edzino Ahilawati
Infanoj Barbarika
vdr
Dosiero:Bhimsen and Ghatotkach.jpg
Bimo kun sia edzino Hidimbi kaj Gatotkaĉo, dum la ceteraj Pandavoj kaj ilia patrino Kunti rigardas.

Li estas la patro de Anjanaparvan, Barbarika kaj Meghavarna. Lia dus filo Anjanaparvan partoprenis en la milito. Lia patrinflanka parencaro faris lin duon-demono, kio garantiis kelkajn magiajn kapablojn kiel la flugkapablo, pliiĝi aŭ malpliiĝi laŭgrande kaj iĝi nevidebla. Li estis grava luktanto el la Pandava flanko de la Milito de Kurukŝetro kaj okazigis grandan detruon al la aremo de la Kaŭravoj dum la dekkvara nokto. Gatotkaĉo mortigis multajn demonojn kiel Alambuŝa kaj multajn gigantajn Asurojn. Li estis mortigita de Karna.

Notoj redakti

  1. Datta, Amaresh. (2006-01-01) The Encyclopaedia of Indian Literature (Volume Two) (Devraj to Jyoti). ISBN 978-81-260-1194-0.
  2. Archived copy. Arkivita el la originalo je 10a de Januaro 2007. Alirita 2006-12-03. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-01-10. Alirita 2021-05-27.

Eksteraj ligiloj redakti