Gaudeamus igitur ("Do ni ĝoju") aŭ De Brevitate Vitae ("Pri la mallongeco de la vivo") estas latina studenta kanto.

Teksto kaj traduko redakti

Teksto laŭ C. W. Kindleben 1781 montriĝas ĉi sube kun laŭlitera traduko en Esperanto. La vorto antiburschius ("kontraŭstudento") ne estas aŭtente latina, sed inventita laŭ la germana vorto Bursche, tio estas "junulo" aŭ "studento".

Kantante, oni ripetas la du unuajn versojn kaj la lastan verson de ĉiu strofo, ekzemple:

Gaudeamus igitur
Juvenes dum sumus.
Gaudeamus igitur
Juvenes dum sumus.
Post jucundam juventutem
Post molestam senectutem
Nos habebit humus —
Nos habebit humus.

Latino[1] Esperanto

Gaudeamus igitur,
Iuvenes dum sumus,
Post molestam senectutem :,:
Nos habebit humus.

Do ni ĝoju
Dum ni estas junoj.
Post agrabla juneco
Post ĝenanta maljuneco
Nin havos la tero.

Ubi sunt, qui ante nos
In mundo fuere,
Vadite ad superos,
Transite ad inferos,
Ubi jam fuere.

Kie estas tiuj
Kiuj estis antaŭ ni en la mondo?
Iru al la ĉielo
Transpasu al la infero
Se tiujn vi volas vidi.

Vita nostra brevis est,
Brevi finietur,
Venit mors velociter,
Rapit nos atrociter,
Nemini parcetur.

Nia vivo mallonga estas
Mallonge finiĝos.
Venas la morto rapide
Kaptas nin kruele.
Neniu indulgiĝas.

Vivat Academia,
Vivant Professores,
Vivat membrum quodlibet,
Vivant membra quaelibet,
Semper sint in flore!

Vivu la akademio!
Vivu la profesoroj!
Vivu ĉiu ano!
Vivu ĉiuj anoj!
Ĉiam florus ili!

Vivant omnes virgines
Faciles, formosae
Vivant et mulieres :,:
Bonae, laboriosae.

Vivu ĉiuj virgulinoj
Facilaj kaj belaj!
Vivu ankaŭ la virinoj,
Amemaj kaj amindaj
Bonaj kaj laboremaj.

Vivat et respublica,
Et qui illam regit,
Vivat nostra civitas,
Mecaenatum caritas,
Quae nos hic protegit.

Vivu ankaŭ la ŝtato
Kaj tiu kiu ĝin regas!
Vivu nia civito,
Kaj la bonfarado de patronoj
kiu nin ĉi tie protektas!

Pereat tristitia,
Pereant osores,
Pereat diabolus,
Quivis Antiburschius,
Atque irrisores.

Pereu la malĝoja!
Pereu la malamantoj!
Pereu la diablo,
Ĉiu kontraŭstudento,
Kaj la mokridantoj!

Zamenhofa traduko redakti

L. L. Zamenhof verkis ĉi tiun verstradukon:

Ĝoju, ĝoju, ni kolegoj
Dum ni junaj estas!
Post plezura estanteco,
Post malgaja maljuneco
Sole tero restas.

Vivo estas tre mallonga,
kuras ne tenate,
Kaj subite morto venos
Kaj rapide ĉiun prenos,
Ĉiun senkompate.

Vivu ĉiuj la knabinoj
Belaj kaj hontemaj!
Vivu ankaŭ la virinoj,
amikinoj kaj mastrinoj,
Bonaj laboremaj.

Mortu, mortu, malgajeco,
mortu la doloro!
Mortu ĉiu intriganto,
Kaj malamon konservanto
Longe en la koro.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Studentenlieder. – Aus den hinterlassenen Papieren eines unglücklichen Philosophen Florido genannt, gesammlet und verbessert von C. W. K. 1781, S. 52–54 (Titelseite mit einem Blatt) bzw. 56–58 (Titelseite mit Blume und Beiwerk).