Gaudium et spes (latine por "Ĝojo kaj espero") estas unu el la kvar pastoralaj konstitucioj, nome unu el la plej gravaj dokumentoj de la Dua Vatikana Koncilio kaj ĝenerale de la Katolika Eklezio, kaj koncernas la “Eklezian en la nuna mondo”.

Gaudium et spes
apostola konstitucio
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Eldondato 7-a de decembro 1965
vdr

Ĝi estis aprobita de 2.307 episkopoj partoprenantaj en la Koncilio, kaj neaprobita 75 da ili, kaj promulgita de papo Paŭlo la 6-a la 8an de decembro 1965, la lastan tagon de la Koncilio. La nomo Gaudium et spes devenas el la unuaj vortoj de la latina dokumento kiuj signifas “ĝojon kaj esperon”.

Celo de la “Gaudium et spes” redakti

Per la Gaudium et spes la konciliaj patroj direktigis la atenton de la Eklezio sur la neceson instali fruktodonan konfronton kun la kulturo kaj kun la mondo. La mondo, kvankam ofte malproksimiĝanta el la kristana moralo, estas ankaŭ ĉiam verko de Dio kaj do loko en kiu Dio manifestas sian ĉeeston.

Oni konsideris tasko de la Eklezio, de la laikoj unualoke, kaj ne nur, restarigi profundajn ligojn kun la “la viroj kaj virinoj bonavolaj”, aparte en la komuna engaĝiĝo por la paco, la justeco, la fundamentaj liberoj, la scienco.

Diverslingvaj versioj de la dokumento redakti

Enhavo de la Konstitucio “Gaudiun et spes” redakti

  • Enkonduko
  • Unua parto - La Eklezio kaj la vokiĝo de la homo
    • Capitolo I - La digno de la homa persono
    • Capitolo II - La komunumo de la homoj
    • Capitolo III – La homa aktiveco en la universo
    • Capitolo IV - La misio de la Eklezio en la nuna mondo
  • Seconda parte – Iuj problemoj plej urĝaj
    • Capitolo I – Digno de la Geedziĝo kaj de la familio, kaj ĝia valorigo
    • Capitolo II – La antaŭenpuŝo de la kulturo
    • Capitolo III – Vivo ekonomia kaj socia
    • Capitolo IV - La vivo de la politika komunumo
    • Capitolo V - La promovo de la paco kaj la komunumo de la nacioj
  • Konkludo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti