La rivero Gauja (latve Gauja; estone Koiva, Koiva jõgi) estas rivero de orienta Eŭropo, kiu longas 452 kilometrojn kaj enfluas la Golfon de Rigo, do la Baltan Maron.[1] Gauja estas la landlima rivero inter Latvio sude kaj Estonio norde (24 km). De Valmiera ĝis Sigulda situas la Gauja Nacia parko, surbaze de la Gauja Valo. Gauja estas populara en latva kulturo.

Gauja
latve Gauja, estone Koiva jõgi
rivero
Ērgļu grejsa klifoj proksime Cēsis
Landoj Latvio Latvio, Estonio Estonio
Alfluantoj
 - maldekstraj alfluantoj Amata
 - dekstraj alfluantoj Tirza
Kelkaj gravaj urboj
Fonto Vidzemes altebenaĵo
 - alteco 234 m
 - koordinatoj 57° 04′ 57″ N 25° 36′ 17″ O / 57.08250 °N, 25.60472 °O / 57.08250; 25.60472 (mapo)
Enfluejo Balta Maro
 - situo apud Carnikava, Latvio
 - alteco m
 - koordinatoj 57° 09′ 33″ N 24° 15′ 59″ O / 57.15917 °N, 24.26639 °O / 57.15917; 24.26639 (mapo)
Longo[1] 452 km (281 mi)
Akvokolektejo 9 800 km² (980 000 ha)
Trafluo
 - mezproksima 71 /s
Mapo de riverfluo
Mapo de riverfluo
Mapo de riverfluo
Vikimedia Komunejo: Gauja

Vojo redakti

La rivero fontas en meza Latvio proksime de la lago Alauksts. La rivero fluas en orienton kaj nordon ĉirkaŭ Vidzemes altebenaĵo, poste en okcidenton kaj sudokcidenton, trafluas la urbon Valmiera, Cēsis kaj Sigulda, kaj poste survojas al la Golfo de Rigo de la Baltan Maron.[2]

Je plej granda parto de sia longeco la rivero estas veturebla nur per boatoj.

Dimensioj redakti

  • kompleta longeco: 452 km
  • diferenco de alteco: 234 m (0.5 m/km)
  • averaĝa akvokvanto ĉe la enfluo en la Golfon de Rigo: 71 m³/s

Urboj trafluataj redakti

Interalie la sekvaj urboj troviĝas borde de la rivero:

Bildoj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 LĢIA. Vietvārdu datubāze
  2. Malgranda enciklopedio de Latva SSR, 1-563