Gazalo

persa fiksforma poemo, konsistanta el distikoj, kies duaj versoj interrimiĝas kune kun ambaŭ versoj de la unua distiko

Gazalo[1] (perse غَزَل‎, ğazal, turke gazel, urdue غَزَل‎, ghazal) estas persa fiksforma poemo, konsistanta el 5–16 distikoj, en kiuj ĉiu dua verso kaj la komenca verso interrimiĝas.

Priskribo redakti

La gazalo estas mallonga peomo konsistanta el rimaj distikoj (versduoj). Ĝi devas plenumi la jenajn kondicôjn:

  • Rimo: la gazalo estas rimata jene: AA BA CA ĈA ….
  • Metro: ĉiu verso en gazalo devas sekvi la saman metron, inkluzive de la saman nombron de silaboj.
  • Refrenvorto (perse رَدیف, radif): Ambaŭ linioj de la unua distiko, kaj la lastaj linioj de ĉiuj postaj distikoj, devas finiĝi per la refrenvorto. La vorto antaŭ la refrenvorto en tiuj linioj devas esti rimitaj per la sama rimo (la rimo “A” en la skemo AA BA CA ĈA …).

Krome, la unuaj kaj lastaj distikoj ofte havas specialajn funkciojn:

  • La unua distiko (perse مَطلع, matlā) enkondukas la temon de la gazalo, kaj difinas la metron, la ĉefrimon, kaj la refrenvorton.
  • La lasta distiko (perse مَقطع, maqtā) kutime enhavas la plumonomon (perse تَخَلُّص, takhallus) de la gazalisto, kaj estas pli persona ol la aliaj distikoj; la plumonomo estas ofte uzata vortlude aŭ homonime.

Famaj gazalistoj redakti

La plej famaj gazaloj de la persa lingvo apartenas al Hafizo (1320-1389), kvankam multaj aliaj famaj poetoj de Persujo/Irano verkis majstrajn gazalojn - ĉu malnovuloj kiel Rumi kaj Sadio ĉu la nuntempaj kiel Simin Behbahani kaj Huŝang Ebtehaj (Saje).

Historio redakti

La formo, kune kun la prestiĝa persa kulturo, disvastiĝis kaj estis praktikita en multaj aliaj landoj kaj lingvoj de suda Azio. Ekzemple en Hindio en Urdua poezio kaj aliaj, ekzemple ankaŭ en la bengala lingvo Kazi Nazrul Islam verkis gazalojn.

Piednotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti