Geŝur (hebree גשׁור, Geŝur) estis reĝlando en la antikva mezoriento, kiu verŝajne formiĝis dum la Ferepoko. La loĝantoj estis ĉefe arameoj. Geŝur situis en la orienta bordo de la Maro Kineret. Eble ĝia ĉefurbo estis Betsaida.[1] La lando estis proksime de la reĝlando Pihilu.

Kvankam la geŝuranoj estis precipe arameoj, ĝia reganta dinastio estis huritoj. Ĝia reĝo Talmai estis aliancano de juda reĝo David, kaj geŝura reĝo poste asistis la judan reĝon Asa kontraŭ la izraela reĝo.

De la lando de Golano, Geŝur estis la plej fekunda landparto, ĝia areo enhavante 350 km2.[1] Lokoj kiel Betsaida estis ankaŭ tre profita por la fiŝkaptado.

Historio redakti

La lando Gasuru aperis en la Amarna-leteroj de la 14-a jarcento. La regiono estis grava parto de Golan en la meza bronzepoko, sed malkreskis dum la malfrua bronzepoko.[1] En la libroj Readmono (3,14) kaj Josuo (13,8-13, 30), Izraelidoj de Manase konkeris partojn de Geŝur, ankaŭ la urbojn de Jair, sed ne elpelis la Geŝuranojn.[2]

Reĝoj de Geŝur poste aperis en la Biblio kiel aliancanoj de la juda kaj izraelida reĝo David kaj poste de la juda reĝo Asa.

En la frua 9-a jarcento Geŝur konkeris kelkajn urbojn de Jair de Izraelo laŭ 1-a Kroniko (2,22-23).[2][1]

Geŝur ekalpartenis al Aram-Damasko ekde la meza 9-a jarcento a.K. Kiam Tiglatpilezero la 3-a konkeris Aram-Damaskon, li detruis ankaŭ setlejojn en Geŝur. Nur dum la Persa epoko devenis Geŝur denove konsiderinda regiono.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Zvi U. Ma'oz, "Geshur", Anchor Bible Dictionary, volumo 2, 996.
  2. 2,0 2,1 Gerald J. Petter, "Geshurites (2)", Anchor Bible Dictionary, volumo 2, 996-997.