Geŭzo (flago)

eta ortangula flago, uzata de ŝipoj

La geŭzo estas flago kiu de la nederlanda mararmeo estas hisita je la plej antaŭa flagmasto.

La "Duobla Geŭzo" de la nederlanda mararmeo
La "Geŭzeto"

Geŭzo estas eta ortangula flago. Plezurŝipoj portas simplan, tielnomatan "unuoblan geŭzon" aŭ "geŭzeton" en la koloroj ruĝa, blanka kaj blua, kiuj estas dividitaj en ok segmentoj. La geŭzo estas portata sur pruo, buspritomartingalo. Ĉe tradiciaj asocioj pri remado estas kutimo ke la plej malnova remboato de la "floto" portas geŭzon en la koloroj de la asocio. Kvankam principe ĉiuj ŝipoj rajtas porti geŭzon ĝi antaŭ ĉio estas uzata de rond- kaj platfundaj jaktoj, motorjaktoj kaj ĉe la mararmeo. Kontraŭe al jaktoj la nederlanda mararmeo uzas laŭ reĝa decido ekde la 20-a de aprilo 1931 duoblan aŭ princan geŭzon kiu havas 12 segmentojn.

Vidu ankaŭ redakti

Galerio de Geŭzoj redakti