Gedeon Gerlóczy [gerlOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gerlóczy Gedeon estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis gerlóczi kaj alsóviszokai, lia patro estis Zsigmond Gerlóczy.

Gedeon Gerlóczy
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1895 (1895-06-28)
en Budapeŝto
Morto 30-an de julio 1975 (1975-07-30) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Gedeon Gerlóczy
Familio
Patro Zsigmond Gerlóczy
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Gedeon Gerlóczy [1] naskiĝis la 28-an de junio 1895 en Budapeŝto, li mortis la 1975 en Budapeŝto.

Reliefa memortabulo pri Gedeon Gerlóczy
Memortabulo pri
Gedeon Gerlóczy

Biografio redakti

Gedeon Gerlóczy frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József en 1917. Post la diplomo li laboris apud Dezső Hültl monatojn, posrte li plulernis en Munkeno ĝis 1919. Hejmenveninta li denove laboris apud Hültl, sed lia plej granda ago estis savo de heredaĵoj de Tivadar Csontváry Kosztka. Li aĉetis kaj gardis la pentraĵojn. Inter 1922 kaj 1944 li estis memstara arkitekto, poste li instruis ĝis 1948 en la Belarta Altlernejo en instrua rango publika ordinara profesoro. Post la instruado li laboris en ŝtata arkitekta laborejo ĝis 1960. Li estis motoro de establo de muzeo pri Csontváry en Pécs en 1973. Liaj arkitektaj projektoj ofte ricevis premiojn, tamen persone li "havis" nur postmortan premion en 2010. Li havis edzinon, kiu naskis filinon.

Elektitaj arkitektaj projektoj redakti

Liaj libroj redakti

  • Építészet, városépítészet (1949)
  • Csontváry emlékkönyv (1977)
 
Loĝdomo en Budapeŝto fare de Gerlóczy

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Társasház típusok egészségügyi követelményei (1926)
  • A kórháztervezés néhány elméleti kérdése (1956)

Memorigiloj redakti

  • memortabuloj en Budapeŝto

Fontoj redakti