La Gediminidoj (litove Gediminaičiai, singulare: Gediminaitis) estis dinastio de monarkoj de la mezepoka Litovio kiu regis inter la 13-a kaj la 16-a jarcentoj. Ilia regoteritorio inkluzivis la hodiaŭan Belorusion kaj partojn de Ukrainio kaj Rusio. Branĉo de la dinastio, konata kiel la familio de Jogajlidoj, regis ankaŭ en Pollando, Hungario and Bohemio. Pluraj aliaj brancoj de la dinastio dum multaj jarcentoj estis inter la plej altaj aristokratoj de Rusio kaj Pollando.

Gediminidoj
Dinastio
Blazono
la "kolonoj de Gediminas",
simbolo de la Gediminidoj
nobela familio
Devena nomo litove Gediminaičiai
Lando Grandprinclando Litovio vd
Dinastiaj rilatoj
Fondinto Gediminas vd
Branĉo de Jogajlidoj vd
Branĉoj Jogajlidoj vd
Regadoj
Granddukoj de Litovio
Dum 13161377
(branĉo Jogajlidoj ĝis 1572)
Sekvanto Jogajlidoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ilia monarka titolo estis Didysis kunigaikštis de Litovio, kio devus tradukiĝis kiel "alta reĝo" laŭ la tiuepoka percepto. La pli posta traduko estas "Grandduko"; la regantoj de Litovio ne laŭlitere nomiĝis "reĝo", ĉar la plejmulto el ili ne kristaniĝis, kaj la titolon "reĝo" en mezepoka Eŭropo donis la gvidanto de la kristana eklezio, la papo en Romo. Ilia regno estis la Granddukejo Litovio, kies loĝantoj estis ĉefe litovoj kaj rutenoj, do parte slavoj.

La teritorio de la Pola-Litova Unio tio estas Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio (Litvo), dum la jaroj 1619–1622, post la armistico (batalhalto) en Deulino (Dywilin), vidata sur la nunaj limoj de la landoj en Eŭropo.
Legendo:
  •  Krono de la Regno de Pollando, 1635
  •  Duklando Prusio – feŭdo de la Krono de la Regno de Pollando
  •  Grandprinclando Litovio (Litvo)
  •  Livonio – la teritoriaj posedaĵoj de la Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio (Litvo)
  •  Kurlando – feŭdo de la Krono de la Regno de Pollando
  • Respubliko de Ambaŭ Nacioj

    Origino redakti

    La origino de Gediminas mem estas pridebatata. Iuj fontoj deklaras ke li estis la ĉevalogardisto de la antaŭa reganto Vytenis. Plej multaj historiistoj tamen konsentas ke li estis parenco de Vytenis, kvankam ne sendube klaras ĉu li estis lia filo.

    Branĉoj de la dinastio redakti

    La orientaj branĉoj de la familio, kiuj post la fina kristaniĝo iĝis ortodoksaj kristanoj, parolis plejparte la rutenan lingvon, la apud la litova lingvo dua lingvo de la regno. Iuj familiaj branĉoj poste konvertiĝis al la katolika eklezio kaj lingve estis forte poligitaj. Aliaj branĉoj lingve estis rusigitaj.

    Iuj el la plej noblaj aristokrataj familioj de Rusio kaj Pollando devenis de la Gediminidoj. En la belorusa lingvo la Gediminidoj nomiĝas Гедзімінавічы [Giedziminaviĉi] ( singulare Гедзімінавіч [Giedziminaviĉ]), en la pola lingvoGiedyminowicze (singulare Giedyminowicz), en la ukraina - Гедиміновичі [Hediminoviĉi] (singulare Гедимінович [Hediminoviĉ]), kaj en la RusaГедиминовичи [Gediminoviĉi] (singulare Гедиминович).

    Vidu ankaŭ redakti