Geiseltal-muzeo

muzeo en Germanio

La Geiseltal-muzeo (germane Geiseltalmuseum) troviĝas en ejo en Halle kie estis iam la nova rezidejo de saksiaj suverenoj. Le ejojn farigis kardinalo Albrecht von Brandenburg. Sekve alia nomo de la konstruaĵo estas germanlingve Neue Residenz.

Geiseltal-muzeo
muzeo [+]

LandoGermanio
Federacia landoSaksio-Anhalto

SituoHalle
- koordinatoj51° 29′ 4″ N, 11° 57′ 55″ O (mapo)51.484411.9654Koordinatoj: 51° 29′ 4″ N, 11° 57′ 55″ O (mapo)

Fondo23-an de novembro 1934
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Geiseltal-muzeo (Saksio-Anhalto)
Geiseltal-muzeo (Saksio-Anhalto)
DEC
Geiseltal-muzeo
Geiseltal-muzeo
Lokigo de Saksio-Anhalto en Germanio
Map
Geiseltal-muzeo

Vikimedia Komunejo:  Geiseltalmuseum [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La Geiseltal-muzeo, muzeo geologia kaj paleontologia en Halle

Historio redakti

Apud la Katedralo de Halle estas rezidejo novkonstruigita fare de la fama ekleziulo Albrecht. Li planis instali surloke katolikan universitaton kun kvar aloj kaj du etaĝoj. Sed la enkonduko de Reformacio en la urbo malevoluigis tiajn belajn kaj modernajn intencojn de art- kaj sciencŝatanta eminentulo.

Dum la 17-a jarcento la fortimpresaj ejoj servis al la kortego de la Elektoprinclando Saksio. Post la morto de duko Aŭgusto enstalitis surloke malsanulejo. Alikonstruadoj pormuzeaj dum la 19-a jarcento malfeliĉe detruis altvalorajn renesancstilajn elementojn.

Muzea uzo redakti

En 1934 inaŭguritis la Geiseltal-muzeo fare de universitatrektoro Johannes Weigelt en la iama kapelo kardinala en la norda alo de la Novaj rezidejo. Antaŭ ĉio admireblas belegaj fosiliaĵoj elfositaj en la ĉirkaŭaĵoj de Halle, kiam oni ekspluatis brunan karbon respektive kupran ercon. Tio fariĝis i.a. en la valo Geiseltal, mem nomdonanto por la muzeo. Oni povas rigardi enmuzee skeleton de praĉevalo el la epoko de eoceno, la plej maljuna ĉevalo en la mondo kies idoj estas la nunaj ĉevalaj specoj.

La interna korto estas ĝis hodiaŭ arkitekture imponega kaj memorigas onin pri la iama funkcio princa de la komplekso. En 2011 la muzeo tradiciforma fermitis kaj prizorgatas ekde 2015 de universitatanoj organizantaj fakgvidadojn.

Eksteraj ligiloj redakti